Muzeo Unterlinden | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
arta muzeo • muzeo de historio • arkeologia muzeo | |||||
Lando | Francio vd | ||||
Situo | Colmar | ||||
Adreso | 1, rue d'Unterlinden | ||||
Estiĝo | 1847 | ||||
Estro | Pantxika Béguerie-de Paepe | ||||
Koordinatoj | 48° 4′ 47″ N, 7° 21′ 20″ O (mapo)48.0798417.355535Koordinatoj: 48° 4′ 47″ N, 7° 21′ 20″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 196 614 (2018) | ||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.musee-unterlinden.com | ||||
La Muzeo Unterlinden (france Musée Unterlinden, germane Unterlinden-Museum) estas artmuzeo en la urbo Colmar en Alzaco. La muzeo disponas pri granda kolekto de objektoj ekde Neolitiko ĝis la nuno, speciale ankaŭ pri suprarejna sakralarto de la Mezepoko ĝis la Renesanco. La muzeo uzas la konstruaĵojn de la eksa monaĥinejo de la Dominikaninoj „Unter den Linden“ (Sub la tilioj). Ĝi estis konstruita dum la unua duono de la 13-a jarcento. Post la malfondo de la monaĥinejo dum la Franca Revolucio oni en la posta tempo malkonstruis grandan parton de la konstruaĵoj. En la jaro 1853 la muzeo povis esti malfermita en la ankoraŭ ekzistantaj partoj de la monaĥineja konstruaĵaro.
Historio
Kiam jam en la unua jaro de la Franca Revolucio oni ekleziajn posedaĵojn sekularigis kaj ankaŭ la kolmara subtilio–monaĥinejo malfondiĝis, engaĝis sin burĝoj de la urbo por konservi la konstruaĵojn kaj artaĵojn kaj lasis, por konservadi ĝin, transporti la porteblan kulturhavaĵon al la Collége national (hodiaŭ Lycée Bartholdi).[1] La monaĥejkonstruaĵoj en 1792 definitive fariĝis posedaĵo de la urbo Kolmaro kaj komence estis uzataj kiel armekazerno. Dum la 19-a jarcento oni malkonstruis la sudan flanknavon de la preĝejo kaj preskaŭ ĉiujn klaŭzurkonstruaĵojn. Nur en 1847 la kolmara arkivisto kaj bibliotekisto Louis Hugot (1805-1864) sukcesis ĉesigi la malkonstruadon de preĝejo kaj klostro kaj savi ambaŭ kontraŭ detruado. Li fondis asocion nomitan „Schongauer–Gesellschaft“ (Asocio de Schongauer), kiu postulis novan uzadon de la monaĥej-komplekso kiel muzeo. La trovo de gaŭlo-romia mozaiko en la proksima Bergheim, kiun oni storis en la preĝejo de la monaĥejo sub latilioj, postulis tian planon. Je la tria de Aprilo 1853 oni malfermis la novan muzeon en la ankoraŭ ekzistantaj domoj de la iama konvento de la dominikaninoj. Malmulte poste (en 1854) la tuta aranĝo ricevis la klasifikadon Monument historique (historia monumento).
En 2012 oni pliampleksigis la muzeon Unterlinden per la arkitektoj Herzog & de Meuron el Bazelo, por ke oni povu montri la vastan havaĵon de la muzeo pli komplete kaj je moderna eksposicididakta koncepto. Je tio oni integrigis ankaŭ la najbaran urbanan publikan banejon, kiu estas arkitekture same rimarkinda konstruaĵo de 1906 kun stilelementoj de la Secesio (stilo) (france: Art nouveau, germane: Jugendstil) kaj novbaroka fasado. Subtera galerio kun tri ekspoziciĉambroj etendiĝas sub la strato Rue des Unterlinden kaj la Mühlbach. Ĝi kondukas al la nova konstruaĵo, la "Ackerhof" (agrokorto), tiel nomita laŭ la malnova bieno de la monaĥejo. Post la kompleta aliformigo de la tuta muzeokomplekso, la muzeo la dekduan de decembro 2015 estis denove malfermita. La kostoj de la tuta projekto sumiĝis al 44 milionoj da €.[2]
Kolektaĵoj
La muzeo posedas internacian renomon, speciale pro ĝia plej grava eksponaĵo, la mondvaste fama Altaro de Issenheim de Matthias Grünewald (kreita komence de la 16-a jarcento). Famas kiel eksterordinaraĵo ankaŭ la kolekto de pentraĵoj kaj skulptaĵoj el la malfrua mezepoko kaj renesanco, interalie kun verkoj de Martin Schongauer (ŝongaŭa), ties majstro Caspar Isenmann, Lucas Cranach la Maljuna kaj Hans Holbein la Maljuna.
La enciklopedia dimensio de la muzeo montriĝas en kolekto de arkeologiaj trovaĵoj de la neolitiko ĝis la epoko de la Merovingoj, same kiel en la kolekto de artmetiaĵoj kaj popolarto ekde la 16-a ĝis la 19-a jarcento kaj en multspeca kolekto de pentraĵoj el la 19-a jarcento. La ege abundan havaĵon de moderna kaj nuntempa arto oni ĝis 2012 nur neregule montris, kaŭze de spacmanko, sed ekde la remalfermo fine de 2015 ĝi estas firma parto de la permanenta ekspozicio, ĉar nun la eksposiciareo estas pligrandigita al 8.000 m². La pligrandigita parto de la muzeo konzistas el la najbara iama naĝejo kaj el novkonstruaĵo de Herzog & de Meuron.[3]
La muzeo Unterlinden estas premiita kiel Musée de France. Proksimume 200.000 homoj vizitas ĝin ĉiujare, ĝi estas la dua plej ofte vizitata inter la francaj artmuzeoj ekster Parizo.
La muzeo situas en la kolmara urbocentro, Rue d´ Unterlinden n-ro. 1.
Iama monaĥinejo de la Dominikaninoj
Histore kaj konstruhistorie grava estas la iama monaĥinejo de la Dominikaninoj, en kies konservitaj konstruaĵoj hodiaŭ troviĝas la muzeo. En 1232 du nobelaj vidvinoj el Kolmaro, Agnes de Mittelheim kaj Agnes de Hergheim (Herenkheim), per subteno de Dominikanoj el Strasburgo fondis monaĥejon sub la tilioj, kiu poste en 1245 estis enkorpigita en la ordenon de la Dominikanoj. Dum la 113-a jarcento oni konstruis ampleksan monaĥdomaron. La preĝejo, ekkonstruita en 1252 estis 1269 konsekrita de Albertus Magnus kaj fariĝis ekzemplodona ankaŭ por aliaj monaĥejoj. En 1289 oni kompletigis la finigata la klostron.[4][5] Religi– kaj literaturhistorie grava estas la Schwesternbuch (monaĥinlibro) de Unterlinden, skribita en latina lingvo, verŝajne komence de la dekkvara jarcento verkita de la priorino Katharina von Gebertsweiler (Ƭ1330/45).[6] Influita de mistika spiriteco[7], ĝi rakontas, hagiografie altigite, pri la virtostrebado, de la rigora asketa praktiko kaj pri la gracospertoj de mortintaj monaĥinoj.[8] En la 15-a jarcento la monaĥinejo jam en 1419 aliĝis al la monaĥeja reformmovado kaj dum la sekva tempo partumis spirite kaj persone ankaŭ en la reformado de aliaj monaĥ(in)ejoj.[9] Por tio oni konsiderinde plivastigis ĝian bibliotekon.[10]
Malgraŭ multe ŝanĝiĝantaj historiaj okazintaĵoj en la sekaj jarcentoj de la frua Novepoko la monaĥinejo travivis malprosperon ĝis ĝia deviga malfondo.
Literaturo
- Sylvie Lecoq-Ramond & Pantxika Béguerie: Le Musée Unterlinden de Colmar. Éditions Albin Michel, Paris 1991, ISBN 2-226-05411-1.
- Jeanne Ancelet-Hustache (Hrsg.): Les „Vitae Sororum“ d'Unterlinden. Édition critique du manuscrit 508 de la bibliothèque de Colmar. In: Archives d'histoire doctrinale et littèraire du Moyen Age 5 (1930), S. 317–513.
Filmoj
- Abenteuer Museum. Das Museum Unterlinden in Colmar. Dokumentarfilm, Deutschland, 2017, 52:44 Min., Buch und Regie: Ute Hoffarth, Produktion: SWR, arte, Reihe: Abenteuer Museum, Erstsendung: 29. Januar 2017 bei arte, Inhaltsangabe von ARD, online-Video Arkivigite je 2017-02-05 per la retarkivo Wayback Machine verfügbar bis 29. April 2017, u.a. mit Michel Godard, Marie Darrieussecq, Gustav Hofer.
- Das Unterlinden-Museum in Colmar. Fernseh-Reportage, Deutschland, 2015, 4:22 Min., Buch: Verena Knümann, Kamera: Thomas Schäfer, Siegfried Maier, Produktion: SWR, Reihe: Kunscht!, Erstsendung: 3. Dezember 2015 bei SWR, Inhaltsangabe von ARD.
Eksteraj ligiloj
- Musée d'Unterlinden (frz., dt., engl.)
- Philipp Eins: Neues Unterlindenmuseum in Colmar. Dialog zwischen den Epochen. In: Deutschlandradio Kultur, 9. Dezember 2015.
Referencoj
- ↑ Hier und im Folgenden im Wesentlichen: Arkivigite je [Date missing] per musee-unterlinden.com [Error: unknown archive URL]. In: Musée Unterlinden.
- ↑ Karin Leydecker: Einfühlsames Gesamtkunstwerk. In: NZZ, 19. Dezember 2015.
- ↑ Architektur. Musée Unterlinden. Alirita 2016-10-15.
- ↑ Siehe Ancelet-Hustache (s. u.: Literatur), S. 329f.
- ↑ Ŝablono:ArchINFORM
- ↑ Siehe Peter Dinzelbacher: Katharina von Gebersweiler. In: ²VL Bd. 4 (1983) Sp. 1073-1075; s. auch Karl-Ernst Geith: Kempf, Elisabeth. In: ²VL Bd. 4 (1983), Sp. 1115-1117 und Bd. 11 (2004), Sp. 836f.
- ↑ Arkivigite je [Date missing] per monialesdominicaines.net [Error: unknown archive URL]. In: monialesdominicaines.net, (frz.).
- ↑ Unterlindener Schwesternbuch. In: Wikisource.
- ↑ Siehe Dominikanerinnenkloster Steinheim im Kreis Ludwigsburg. In: kloester-bw.de und Steinenkloster Basel. In: altbasel.ch.
- ↑ Siehe Dominikanerinnenkloster Steinheim im Kreis Ludwigsburg. In: kloester-bw.de und Steinenkloster Basel. In: altbasel.ch.