Muzeul Secuiesc Ciuc | |
---|---|
muzeo | |
Lando | Rumanio vd |
Retpaĝo | https://www.csikimuzeum.ro/en |
Muzeo Sikula Ĉika (hungare: Csíki Székely Múzeum, rumane: Muzeul Secuiesc Ciuc) estas muzeo en Miercurea Ciuc, (Rumanio). Ĝia rezidejo estas la fortikaĵo Mikó, posedaĵo de loka memgvidantaro.
Historio
Ĝi estis fondita en 1930 je iniciato de anoj de Csíki Székely Múzeum-Egyesület: Pál Péter Domokos instruisto, Imre Nagy pentristo kaj Géza Vámszer instruisto. Ĝia unua ekspozicio estis je pentekosto 1930 en 13 ĉambregoj, en kiuj troviĝis pli ol 130 eksponaĵoj etnografiaj, ekleziartaj kaj artaj. Sed ekde tiam ĝis 1950 ne plu funkciis. Tiam organizis ĝin Dénes Kovács, desegninstruisto je oficiala institucio. Ekde 1968 ĝi fariĝis muzeo de Distrikto Harghita kaj ekde 1994 denove loka muzeo.
Ĝia kolektaĵo
Ĝia havas 85.535 objektojn arkeologiajn, 8.675 etnografiajn, 6.758 malnovajn librojn (de franciskanoj) 809 arkivajn manskribaĵojn, 2.096 numizmatikakaĵojn, 63 juvelojn, 126 armilojn, 7.725 art- kaj dekoracikreaĵojn, 6.271 artherdaĵojn de pentristo Imre Nagy, 1.158 diapozitivojn, 4.018 fotografaĵojn, 56.380 fotonegativojn, 3.536 naturaĵojn kaj aliajn.
Fontoj
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo de muzeo Arkivigite je 2009-05-07 per la retarkivo Wayback Machine