Muzeo Czartoryski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Muzeum Książąt Czartoryskich w Krakowie | |||||
| |||||
nacia muzeo • arta muzeo | |||||
Lando | Pollando vd | ||||
Situo | Krakovo | ||||
Adreso | Museo Czartoryski ul. Św. Jana 19, 31-017 | ||||
Estiĝo | 1796 | ||||
Estro | Jolanta Lenkiewicz (direktoro) | ||||
Koordinatoj | 50° 3′ 53″ N, 19° 56′ 24″ O (mapo)50.064640819.9399667Koordinatoj: 50° 3′ 53″ N, 19° 56′ 24″ O (mapo) | ||||
| |||||
Parto de | Muzeo Nacia en Krakovo vd | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://mnk.pl/oddzial/muzeum-ksiazat-czartoryskich | ||||
La Muzeo Princoj Czartoryski (pole Muzeum Książąt Czartoryskich [muˈzɛum ˈkɕɔ̃ʐɔnt tʂartɔˈrɨskʲix]), ofte mallongigata kiel Muzeo Czartoryski, estas historia muzeo en Krakovo, Pollando kaj unu el la plej antikvaj muzeoj de la lando.
Historio kaj enhavo
La dekomenca kolekto estis formita en 1796 en Puławy fare de la Princino Izabela Czartoryska. La Muzeo oficiale malfermiĝis en 1878.[1]
La kolekto Puławy estis parte detruita post la Novembra ribelo de 1830 kaj la konfiskado de la propraĵoj de la familio Czartoryski. Plej el la muzeaĵoj tamen estis savitaj kaj translokigitaj al Parizo, kie ili restis en la Hôtel Lambert. En 1870 la Princo Władysław Czartoryski decidis translokigi la kolektojn al Krakovo, kien ili alvenis en 1876.
La plej fama pentraĵo en la Muzeo estas unu el la plej bone konataj verkoj de Leonardo da Vinci nome Damo kun ermeno. Aliaj elstaraĵoj estas du verkoj de Rembrandt; kelkaj antikvaĵoj, kiel skulptaĵoj; renesancaj murtapiŝoj kaj ornamartoj; kaj pentraĵoj de Hans Holbein la Juna, Jacob Jordaens, Luca Giordano, Pieter Brueghel la juna, Dieric Bouts, Joos van Cleve, Lorenzo Lotto, Lucas Cranach la pli juna, Lorenzo Monaco, Andrea Mantegna, Alessandro Magnasco ktp.
Bildaro
- Dieric Bouts, Anonco (1475).
- Leonardo da Vinci, Damo kun ermeno (1490).
- François Clouet, Nomita "Don Juan".
- Vincenzo Catena, Madono kaj infano (1510).
- Jacob Jordaens, Satiro vizitanta kamparano (ĉirkaŭ 1620)
- Hans Holbein, Portreto de homo (ĉirkaŭ 1530)
- Andrea Mantegna, Judith (ĉirkaŭ 1495).
- Antonis Mor, Alfonso d'Avalos.
- Jan van Kessel, Pejzaĝo kun akvofalo kaj kastelo.
- Carlo Crivelli, Sanktaj Antonio kaj Lucia (ĉirkaŭ 1470)
- Lucas Cranach la pli juna, Reĝo Sigismondo la 1-a de Pollando (1553)
- Palma Vecchio, La sankta familio (ĉirkaŭ 1514 - 1515)
- Jan Mostaert, Portreto de kortegano (ĉirkaŭ 1520)
- Joos van Cleve, Madono kaj infano (ĉirkaŭ 1525 - 1530)
Notoj
- ↑ Olivia Petrides, Anthem Guide to the Art Galleries and Museums of Europe. P. 509. Anthem Press, 2009, (ISBN 1-84331-273-5).
Eksteraj ligiloj
50° 03′ 52.8″ N 19° 56′ 23.8″ O / 50.064667 °N, 19.939944 °O (mapo)