
Seka muslio kun fruktoj
Muslio estas manĝaĵo konsistanta el cerealoj, sekigitaj aŭ freŝaj fruktoj, nuksoj, al kiuj oni aldonas aŭ akvon, sukon, lakton aŭ jogurton.
Muslio devenas el Svislando (Müesli) kaj estas kun ĉokolado, fonduo, rakledo kaj roŝtio unu el la svisaj specialaĵoj, kiujn oni manĝas tutmonde. Nuntempe muslio estas grava ero de la eŭropa matenmanĝkulturo.
En Svislando muslio estis tradicie ne manĝata dum matenmanĝo, sed kiel malpeza vespermanĝo.
Originala recepto laŭ D-ro Bircher-Benner

Muslio en komuna poto
Por ĉiu persono:
- 1 kulero da avenflokoj
- 3 kuleroj da akvo
- miksu kaj lasu dum 12 horoj
- 1 kulero da citronsuko
- 1 kulero da koncentrita sukerita lakto
- 2 pomoj (400 g), prefere acidaj, kunŝele raspitaj
- 1 kulero da aveloj aŭ migdaloj raspitaj
Eksteraj ligiloj
- kindergesundheit-info.de Muslio, sana nutrado, matenmanĝo
- Pri musoj kaj muslioj Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- 100-jara Bircher-muslio Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.