Muskaptilo estas eta, mekanike funkcianta aparato, kiu taŭgas por kapti muson aŭ aliajn etajn ronĝulojn.
Oni ofte uzas muskaptilon, sur kiun oni fiksas lardon aŭ fromaĝopeceton aŭ alian allogaĵon. Kiam la muso deprenas la nutraĵon aŭ iel ajn premas aŭ movas ĝin, tuj ekfunkcias la kaptilo kaj forta, metal-drata kadro frapas la beston, rompante la nukon, mortigante ĝin.
Alia tipo allogas la muson en kaĝon kaj post ties enpaŝo fermiĝas, tiel ke la muso viva kaptiĝas.
Diversaĵoj
- „Muskaptilo” estas „sceno en sceno”; Shakespeare, Hamlet.
- Samtitola verko de Agatha Christie, „Muskaptilo” (The Mousetrap), kiun oni ludis ekde 1952 ĝis hodiaŭ en Londono, West End.
- „Muskaptilo” estas kabareda teatro en Stuttgart.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.