Museum Lichtenberg im Stadthaus | |
---|---|
| |
muzeo | |
Lando | Germanio vd |
Situo | Berlin-Lichtenberg |
Adreso | Türrschmidtstraße 24, 10317 Berlin |
Retpaĝo | http://www.museum-lichtenberg.de/ |
Muzeo Lichtenberg en Urbodomo, germane Museum Lichtenberg im Stadthaus) estas kultura institucio de la berlina distrikto Lichtenberg. Ĝi troviĝas en konstrukomplekso kun la konservita okcidenta parto de la antaŭa urbodomo de la komunumo Boxhagen-Rummelsburg en Victoriastadt[1] en urboparto Rummelsburg, Türrschmidtstraße 24.
La muzeo disponas pri nur surloke uzebla biblioteko, kolekto de objektoj, aktoj kaj fotoj. La daŭra ekspozicio Kio? Kie? Kiel? Kiu? Ŭoŭ! – Made in Lichtenberg, prelegoj, urbo-promenoj kaj filmprezentadoj apartenas al la ofertoj de la muzeo.
La konstrukomplekso
Restis post la Dua Mondmilito nur la remizo kaj la kvinetaĝa okcidenta parto de la antaŭa belega urbodomo de Boxhagen-Rummelsburg. La impona meza konstruaĵo kaj la orienta parto estis detruitaj. Boxhagen-Rummelsburg en 1912 fariĝis parto de la urbo Lichtenberg, do la urbodomo, konstruita en 1901 perdis sian funkcion. Germane ĝi ne plu nomiĝis Rathaus sed Stadthaus.[2]
De 2003 ĝis 2006 estis renovigita la konstrukomplekso, do la duetaĝa brika antaŭa remizo, la kvinetaĝa domo kaj la anguldomo, konstruita en 1960. Oni ligis la remizon kaj la anguldomon per moderna interkonstruaĵo. Entute tio kostis 3,3 milionoj da eŭroj. La muzeo, jam ekzistanta ekde 1990, ricevis en 2006 en ĉi tiu konstrukomplekso novajn oficejajn, arkivajn kaj projektajn ĉambrojn kaj fariĝis pli moderna.
Esperanto
La muzeo disponas ankaŭ pri materialoj rilate al Kulturligo, en kies kadro agadis esperantistoj en GDR.
En 2019 la muzeo kunlabore kun Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio preparis la ekspozicion 10 jaroj Zamenhofparko en la Urbodomo de Lichtenberg kaj la malfermon de la ekspozicio en la 9-a de aŭgusto 2019 en la Konsilantara Salonego de la urbodomo antaŭ publiko el la distrikto Lichtenberg kaj internaciaj gastoj per salutvorto de la urbestro Michael Grunst kaj enkonduka prelego de la ekspozicia aŭtoro Fritz Wollenberg.
Bibliografio
- Germanlingva ekspozicio de Esperanto-Ligo Berlino kaj Muzeo Lichtenberg "10 jaroj Zamenhofparko", montrita de 9-a de aŭgusto ĝis 6-a de septembro 2019 en Urbodomo Lichtenberg (Berlino). Teksto: Fritz Wollenberg
- Fritz Wollenberg: Viva Esperanto-kulturo en Zamenhof-parko Berlino Lichtenberg. En: Esperanto aktuell 5/2019, p. 25–26.
- Fritz Wollenberg: De Zamenhofparko al Rummelsburger See. Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo 1. Urbogvidilo en la germana kaj en Esperanto. Eldonejo Fritz Wollenberg, Berlin 2021. ISBN 978-3-98239665-0-7.