Griza muŝkaptulo (M. striata) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Muŝkaptuloj aŭ Muscikapoj (kiel adapto de la latina nomo) estas la membroj de Muscicapa, genro de paserinaj birdoj apartenanta al la familio de Muŝkaptuledoj, kaj ene de tiu al la tipaj muŝkaptuloj de la subfamilio de Muscikapenoj. Ili estas disvastigataj tra tuta Eŭropo, Afriko kaj Azio kaj plej parto de specioj loĝas en arbaraj habitatoj. Multaj specioj estas migrantaj birdoj, kiuj moviĝas suden el Eŭropo kaj norda Azio dum vintre.[1]
Ili estas malgrandaj birdoj, 9 al 15 cm longaj. Ili havas grandan kapon, mallongan voston kaj ebenan bekon, pli larĝa ĉe la bazo. Ties plumaro estas ĉefe ne tre markate bruna aŭ griza kaj sen markoj. Junuloj kutime estas pli punktitaj aŭ makulitaj.[1]
La muŝkaptuloj de Muscicapa kutime manĝas flugintajn insektojn kiuj estas kaptataj per salto el videbla ripozejo. La nesto estas kutime tasforma kaj konstruita sur arbobranĉo sed kelkaj afrikaj specioj nestumas en arbotruoj.[1]
Specioj
Estas agnoskataj 23 al 25 diference nomitaj specioj de muŝkaptuloj de la genro Muscicapa; oni priskribis unu necertan specion de Sulaveso (Indonezio):[2]
- Griza muŝkaptulo, Muscicapa striata
- Gambaga muŝkaptulo, Muscicapa gambagae
- Grizstria muŝkaptulo, Muscicapa griseisticta
- Siberia muŝkaptulo, Muscicapa sibirica
- Bruna muŝkaptulo, Muscicapa dauurica
- Cindrobrusta muŝkaptulo, Muscicapa randi
- Sumba muŝkaptulo, Muscicapa segregata
- Ruĝecvosta muŝkaptulo, Muscicapa ruficauda
- Brunbrusta muŝkaptulo, Muscicapa muttui
- Ferkolora muŝkaptulo, Muscicapa ferruginea
- Uŝera muŝkaptulo, Muscicapa ussheri
- Malhela muŝkaptulo, Muscicapa infuscata
- Boema muŝkaptulo, Muscicapa boehmi
- Marĉa muŝkaptulo, Muscicapa aquatica
- Oliveca muŝkaptulo, Muscicapa olivascens
- Ĉapina muŝkaptulo, Muscicapa lendu
- Malklara muŝkaptulo, Muscicapa adusta
- Malgranda griza muŝkaptulo, Muscicapa epulata
- Flavapieda muŝkaptulo, Muscicapa sethsmithi
- Malhelblua muŝkaptulo, Muscicapa comitata
- Tesmana muŝkaptulo, Muscicapa tessmanni
- Kasina muŝkaptulo, Muscicapa cassini
- Blueca muŝkaptulo, Muscicapa caerulescens
Notoj
Referencoj
- del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eldonistoj) (2006): Handbook of the Birds of the World (Vol. 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers). Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-96553-06-X (Vol.11: 2006)
- King, Ben; Rostron, Philip; Luijendijk, Teus; Bouwman, Rob & Quispel, Chris (1999): An undescribed Muscicapa flycatcher on Sulawesi, Indonesia. Forktail 15: 104. PDF fulltext Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Christopher Perrins (eld.) (2004): The New Encyclopedia of Birds. Oxford University Press, Oxford. ISBN 0-19-852506-0
- Sinclair, Ian; Ryan, Pete; Christy, Patrice & Hockey, Phil (2003): Birds of Africa: a complete illustrated field guide to the birds of the Sahara. Struik, Cape Town. ISBN 1-86872-857-9