Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gare d'Orsay kaj Musée d'Orsay (stacidomo). |
Musée d'Orsay | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Musée d’Orsay | ||||||
arta muzeo • nacia muzeo • produkta kompanio | ||||||
Lando | Francio | |||||
Regiono | Francilio | |||||
Situo | 7-a arondismento de Parizo | |||||
Urbo | Parizo | |||||
Adreso | 62, rue de Lille 7-a arondismento | |||||
Poŝtkodo | 75343 | |||||
Situanta sur | rue de Lille • Rue de Bellechasse | |||||
Arkitekto(j) | Victor Laloux vd | |||||
Estiĝo | 1986 | |||||
Malfermo | 1986 | |||||
Koordinatoj | 48° 51′ 36″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo)48.862.327Koordinatoj: 48° 51′ 36″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo) | |||||
| ||||||
Kolektoj | Franca kaj eŭropa artoj de 1848 ĝis 1914 | |||||
Jaraj vizitantoj: | 3 651 616 (2019) | |||||
Parto de | Établissement public du musée d'Orsay et du musée de l'Orangerie vd | |||||
| ||||||
| ||||||
| ||||||
Retpaĝo | www.musee-orsay.fr | |||||
Musée d'Orsay estas post Louvre la dua plej grava muzeo en Parizo. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de la rivero Sejno, en la 7-a arondismento de Parizo, vid-al-vide al la ĝardenoj Tuileries. Ĝi prezentas plejparte francan arton (pentroarton, skulptarton kaj dekorartojn) el la jaroj 1848-1914.
La kolekto de la muzeo enhavas la plej konatajn impresionismajn verkojn, de la pentristoj Claude Monet, Paul Cezanne, Camille Pissarro, Edgar Degas, August Renoir kaj aliaj. La muzeo ankaŭ montras skulptaĵojn kaj meblojn.
Sidejo de la muzeo estas eksa konstruaĵo de trajnostacidomo Gare d'Orsay, konstruita en eklektisma stilo en 1900 okaze de la Internacia ekspozicio. Ĝi servis por sia celo ĝis 1939 kaj post postmodernisma rekonstruo ĝi estis remalfermita kiel muzeo en 1986. Ĝi akceptas ĉiujare ĉ. 4 milionojn da vizitantoj.
Praktikaj informoj
- La muzeo troviĝas apud la stacio Musée d'Orsay (subtera trajno RER, linio C) kaj metrostacio Solférino
- Estas malfarmite ĉiutage krom lundoj
- Ĉiun unuan dimanĉon de la monato estas senpaga eniro
- En la muzeo funkcias krome belvida restoracio kaj arta librovendejo
Literaturo
- Orsay Museum Guide. Eld. Publisher Réunion des musées nationaux.280 p., 350 il. ISBN 2-7118-4763-2 (diverslingvaj versioj)
- Rosenblum, Robert: Paintings in the Musee d'Orsay. Stewart, Tabori and Chang 1989. 686 p. ISBN 1-55670-099-7 (angle)
- Slavné galerie světa: Musée D´Orsay Paříž. Praha: Knižní klub 2006. (ĉeĥe)
Galerio
- Jean-Paul Laurens - Ekskomuniko de Roberto la Pia
- Alexandre Cabanel - Morto de Francesca el Rimini
- Claude Monet - Papavoj proksime al Argenteuil
- Édouard Manet - La Tagmanĝo sur la herbo
- Edgar Degas - Baletdancistinoj
- Pierre-Auguste Renoir - Balo en Moulin de la Galette
- Henri de Toulouse-Lautrec - Tualeto
- Paul Signac - Haveno La Rochelle
- Vincent van Gogh - Dormoĉambro de Vincent en Arles
- Paul Gauguin - Tahitiaj virinoj surplaĝe
- Auguste Rodin - Madame Vicuna
- François Pompon - Blanka urso
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Musée d'Orsay ĉe Twitter
- Stanislavo Belov (2014-11-23) Branly kaj d'Orsay — perloj de Parizo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-07-18. Alirita 2017-07-18. (blogaĵo pri vizito en 2013)
|