Murska Sobota
urbo
Administrado
Poŝtkodo 9000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 107  (2020) [+]
Loĝdenso 793 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 40′ N, 16° 10′ O (mapo)46.65861111111116.161944444444Koordinatoj: 46° 40′ N, 16° 10′ O (mapo) [+]
Alto 190 m [+]
Areo 14 km² (1400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Murska Sobota (Slovenio)
Murska Sobota (Slovenio)
DEC
Murska Sobota
Murska Sobota
Situo de Murska Sobota

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Murska Sobota [+]
Fortikaĵo de Murska Sobota
Strato en Murska Sobota
Strata panoramo en Murska Sobota

Murska Sobota germane Olsnitz, hungare Muraszombat estas urbo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska. La nomo signifas Murasabato, ĉar proksime de rivero Muro ĉiusabate okazis foiro.

La jenaj 10 vilaĝoj apartenas al la urba municipo: Bakovci, Černelavci, Krog, Kupšinci, Markišavci, Nemčavci, Polana (Murska Sobota), Rakičan, Satahovci, Veščica (Murska Sobota).

Bazaj informoj

Situo

Murska Sobota situas sur ebenaĵo, laŭ rojo Lendava, Mura estas en la proksimo. La urbo havas gravan trairan trafikon fervoje kaj ĉefvoje inter Hungario kaj internaĵo de Slovenio.

Historio

La unua mencio okazis en 1348 en formo "Muraszombata". Katolika preĝejo konstruiĝis en la 14-a jarcento. En 1605 la loĝantaro ne apogis Transilvanian princon Stefano Bocskai, sekve la urbeto plene detruiĝis. La rekonstruo okazis iomete pli fore, ĉe kastelo de Szapári (sapAri), sed ankaŭ tie la urbeto suferis pro la inundoj. En la 19-a jarcento Muraszombat havis la titolon kampurbo kaj estis distriktejo. En 1910 loĝis tie 2748 homoj (1305 hungaroj, krome slovenoj, kroatoj kaj germanoj). Fine de 1918 la kroatoj okupis la urbon, sed en januaro la hungaroj reokupis ĝin. En 1919 tie deklariĝis Respubliko Prekmurje, sekve la urbo estis ĉefurbo dum 6 tagoj. Ĝis Traktato de Trianon Muraszombat apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat (kies distriktejo estis), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. En 1941 la germana armeo okupis la urbon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 2002 loĝis en Murska Sobota 20 080 homoj (17 637 slovenoj, 439 ciganoj kaj 138 hungaroj).

Famuloj

Ĝemelurboj

Komunumoj pri szombat (=sabato) en Hungara reĝlando

AlsószombatfalvaBakonyszombathely
KisszombatKrassószombat
MagyarszombatfaMuraszombat
NagyszombatPórszombat
RimaszombatSzepesszombat
SzombatfaSzombatfalva
SzombathelySzombati
SzombatságZalaszombatfa
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.