Murfatlar (Basarabi inter 1924-1965 kaj 1980-2007) estas urbo en la sudorienta Rumanio, en la distrikto Constanța, 20 km de Konstanco. Laŭ la censo de 2002, ĝi havis 10 857 loĝantojn. Murfatlar estas haveno ĉe la kanalo Danubo-Nigra maro.
La urbon ĉirkaŭas montetoj, kiujn oni plantigis per vitoj en la 1900-aj jaroj. Tie funkcias la plej granda vinfarejo kaj maturiga kelo, kiu havas kvin etaĝojn, tri subterajn kaj du surterajn.
Inter la kalkoŝtonaj montetoj ĉe la urborando troviĝas la Fântânița-kampo, kiu estas protektita areo, plantorezevejo sur 66 hektaroj.
Vidindaĵoj
- Kavernoj de Basarabi
Famaj homoj
- Traian Băsescu naskiĝis tie.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝo de la urbo Arkivigite je 2008-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.