Mukaĉevo | |||
ukraine Мукачево, rutene: Мукачoвo, ruse Мyкaчeвo, slovake Mukačevo, hungare Munkács, germane Munkatsch | |||
urbo | |||
Panoramo de Mukaĉevo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Мукачево | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Transkarpata provinco | ||
Distrikto | Mukaĉeva distrikto | ||
Historiaj regionoj | Ung, Karpata Rutenio | ||
Rivero | Latorica | ||
Situo | Mukaĉeve | ||
- alteco | 120 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 26′ 43″ N 22° 43′ 02″ O / 48.44528 °N, 22.71722 °O (mapo) | ||
Areo | 27,89 km² (2 789 ha) | ||
Loĝantaro | 95 000 (2008) | ||
Denseco | 3 406,24 loĝ./km² | ||
Fondita | 896 | ||
Primatoro | Zoltán Lengyel | ||
Horzono | MET (UTC+2) | ||
- somera tempo | MET (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 89600 | ||
Telefona antaŭkodo | +380 3131 | ||
KOATUU | 2110400000 | ||
Situo de Mukaĉeve enkadre de Ukrainio
| |||
Situo enkadre de Transkarpata provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Mukacheve | |||
Retpaĝo: www.city.mukachevo.net | |||
Mukaĉevo (ukraine Мукачево [mukáĉevо] aŭ Мукачів [mukaĉiv], rutene Мукачово [mukaĉovo], ruse Мукачево [mukа́ĉevo], hungare Munkács [munkaĉ], slovake Mukačevo, jide MinkAĉ, germane Munkatsch aŭ Munkatz, pole Mukaczewo, rumane Munceag aŭ Muncaci) estas urbo en Ukrainio, en Transkarpata provinco. Ĝi estas administra centro de Mukaĉeva Distrikto.
Situo
La urbo situas centre de Transkarpata provinco apud rivero Latorica, ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj montoj, laŭ fervojo Ĉop-Strij, ĉefvojoj estas al Uĵhorodo, Ĥust (Ukrainio) kaj Lviv.
Historio
La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj ferepoko, poste alvenis keltoj, slavoj kaj, fine, hungaroj okupintaj la regionon en 895. La unua skriba mencio devenis 1138, sed pli frue Sankta Ladislao tie venkis la kumanojn en 1085. La tataroj en 1241 faris senhoma la komunumon.
Poste precipe rumanoj alvenis kaj en 1359 rutenoj. Tiutempe oni konstruis novan fortikaĵon. La loko ricevis rangojn urbo en 1378, kampurbo en 1427, libera urbo en 1445. En la 16-a kaj 17-a j.c.-oj pro disfalo de Hungario la urbo apartenis al princlando Transilvanio. La poloj detruis la urbon en 1657. Ilona Zrínyi (zrinji) defendis la fortikaĵon kontraŭ aŭstroj dum 1686-1688. En 1703 Francisko Rákóczi la 2-a malvenkis de Habsburgoj, sed en la sekva jaro sukcese okupis la fortikaĵon. En 1834 incendio okazis. La hungara armeo en 1848 venkis la aŭstrojn. En la 19-a jarcento la urbo estis distriktejo.
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj estas fortikaĵo, kastelo de Rákóczi, klostro, katolikaj kaj kalvinana preĝejoj, kapelo, urbodomo el 1901.
Famuloj
- en la urbo naskiĝis kaj mortis:
- en la urbo naskiĝis:
- Mihály Munkácsy (munkAĉi) la plej granda hungara pentristo en 1844, tiu nomo estas pseŭdonomo kaj li prenis tion el la loknomo
- hungara advokato Hugó Márki
- hungaraj aktoroj Gyula Csortos, Zoltán Dobránszky, László Ferencz (aktoro), Margit Kornai kaj Tivadar Uray
- hungara arkitekto László Acsay
- hungara bestokuracisto Tibor Kobulej
- hungara episkopo Miklós Tóth
- hungara etnografo Csaba Ecsedy
- hungara filologo Árpád Kovács
- hungara grafikisto István Tellinger
- hungaraj inĝenieroj Gyula Farbaky kaj András Halász
- hungara kemiisto Rezső Schmid
- hungara literaturisto Vilmos Huszár
- hungara ministro Géza Bornemisza
- ukrainia-hungara botanikisto József Szikura
- ukrainia-hungara fizikisto Ottó Spenik
- hungara kuracisto Ede Neuber
- hungara operkantisto Zsuzsanna Dobránszky
- István Molnár (pentristo)
- hungara skulptisto Petro Jevgenoviĉ Matl
- hungara violonisto Ferenc Jávori
- en la iama vilaĝo Oroszvég (nuntempa apartenaĵo de Mukaĉeve) naskiĝis hungara terfizikisto Antal Tárczy-Hornoch
- en la urbo mortis:
- hungara princino Sofia Báthori en 1680
- hungara kuracisto János Dercsényi
- hungaria rusina beatulo Tódor Romzsa
Ĝemelurboj
- Mátészalka en Hungario.
Vidu ankaŭ
|