municipo Balvi (Balvu novads) | ||
municipo | ||
Balvi grandbieno | ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Historiaj regionoj | Latgalio, Vidzeme | |
Ŝoseo | P35 Gulbene-Viļaka-Rusio | |
- Ŝoseo | P36 Rēzekne-Gulbene | |
Urboj | Balvi, Viļaka | |
Riveroj | Bolupe, Vēde, Aiviekste, Pededze | |
Areo | 2 386 km² (238 600 ha) | |
Loĝantaro | 19 015 (2021[1]) | |
Denseco | 7,97 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-015 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Balvu novads | ||
Retpaĝo: balvi.lv | ||
La distrikto > municipo Balvi (latve Balvu novads) estas distrikto en nordorienta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en limoj de iama distrikto Balvi (latve Balvu rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 4 iamaj pli malgrandaj komunumoj: latve Balvu novads, Baltinavas novads, Rugāju novads, Viļakas novads.
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente Pskova provinco de Rusio, sude distrikto Ludza kaj distrikto Rēzekne, norde distrikto Alūksne, kaj okcidente distrikto Gulbene kaj distrikto Madona.
Historio
Komence de la 13-a jarcento, la nuna teritorio de distrikto Balvi apartenis al la Latgalia regiono Atzele, en 1224-1561 ĝi estis posedaĵo de la Riga Ĉefepiskopejo de Rigo en Livonio, kaj en 1561-1772 ĝi estis parto de Pollando. En 1772 ĝi estis inkludita en la rusa Pskova provinco, ekde 1802 en la Vitebska provinco. La 31-an de decembro 1917 estis proklamita sovetia potenco, kiu baldaŭ estis interrompita de germana okupado, kaj komence de 1919 ĝi estis restarigita ĝis majokiam la Respubliko Latvio prenis potencon.[2] Dum la Dua Mondmilito en julio 1944, kiam la germana armeo retiriĝis, la grandurbo estis fajrodetruita. Preĝejoj kaj kelkaj konstruaĵoj ĉe la periferio de la grandurbo restis sendifektaj, lasante nur 1/3 de la populacio. La urbo iĝis regiona centro en 1950 kaj estis rekonstruita.[3]
Geografio
La distrikto situas en la norda parto de la malaltebenaĵo de Orienta-Latvio (latve Austrumlatvijas zemiene). Oriente estas la Velikaja malaltebenaĵo (latve Veļikajas zemiene), kaj en la mezo - la Norda-Latgalio alteco (latve Ziemeļlatgales pacēlums; ĝis 135 metroj super la marnivelo), kiu estas onda morena ebenaĵo kun morena montetaj en la oriento. Grundoj - podzoligitaj, gazonaj podzoligitaj kaj marĉaj. Mineraloj: argilo (en Kuprava), gruzo (en Plešova), torfo (la plej grandaj torfejoj - marĉoj Bērzpils, Lutiņānu, Lagažu-Šņitku). Arbaroj kovris 38% de la areo kaj marĉoj 10% en 1980.
Averaĝa temperaturo: -7 °C en januaro, +17 °C en julio. Precipitaĵo 550–600 mm jare (1980).
Gravaj riveroj:
- En la baseno de Daŭgavo - Pededze, Bolupe, Vārniene, Iča, Tilža.
- En la baseno de Velikaja - Vāda, Kuhva, Rika, Koura.
47 lagoj kun areo de pli ol unu hektaro, la plej granda - lagoj Pērkonu (2,3 km²), Balvu (1,7 km²), Vilakas (1,4 km²).[2]
Loĝantaro
Distrikto Balvi havas 19 015 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 8 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Loĝantaro (2021) |
---|---|---|---|
1. | Balvi | Urbo | 5914 |
2. | Viļaka | Urbo | 1221 |
3. | Žīguri | Vilaĝo | 522 |
4. | Tilža | Vilaĝo | 469 |
5. | Kubuli | Vilaĝo | 433 |
6. | Baltinava | Vilaĝo | 431 |
Administraj unuoj
Urboj (pilsēta)
Balvu pilsēta, Viļakas pilsēta.
Paroĥoj (pagasts)
Baltinavas pagasts, Balvu pagasts, Bērzkalnes pagasts, Bērzpils pagasts, Briežuciema pagasts, Krišjāņu pagasts, Kubulu pagasts, Kupravas pagasts, Lazdukalna pagasts, Lazdulejas pagasts, Medņevas pagasts, Rugāju pagasts, Susāju pagasts, Šķilbēnu pagasts, Tilžas pagasts, Vectilžas pagasts, Vecumu pagasts, Vīksnas pagasts, Žīguru pagasts.
Galerio
- Monumento de literatura historiisto Miķelis Bukšs.
- En Viļaka katolika preĝejo.
- Balvi. Urbodomo.
- Balvi. Ortodoksa preĝejo.
- Baltinava. La Konsilio kaj Kulturdomo de paroĥo.
- La estuaro de rivero Bolupe en Lago Balvi.
- Iama fervoja ponto sur detruita linio Ieriķi - Pitalova.
- Lageto en paroĥo Lazduleja.
Referencoj
- ↑ stat.gov.lv
- 1 2 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, p. 1-656. Rigo, 1981.
- ↑ Balvi.lv. La districto.