municipo Alūksne
latve: Alūksnes novads
municipo
Paparde fervoja stacidomo
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historiaj regionoj Vidzeme, Latgalio
Ŝoseo E22 Rigo-Pskovo
Urbo Alūksne
Rivero Pededze
Urbo Alūksne
Plej alta punkto 272
Areo 1 697 km² (169 700 ha)
Loĝantaro 13 861 (2021[1])
Denseco 8,17 loĝ./km²
Estiĝo 2009
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-007
Vikimedia Komunejo: Alūksnes novads
Retpaĝo: aluksne.lv

La distrikto > municipo Alūksne (latve: Alūksnes novads) estas municipo establita en 2009 en la nordoriento de Latvio en la kurso de administra-teritoria reformo. La urbo Alūksne kaj 15 paroĥoj de la antaŭa distrikto Alūksne estas unuigitaj en la distrikto, krom la paroĥoj de Ape, Gaujiena, Trapene kaj Virešu, kiuj formis distrikto Ape (ekde 2021 ĝi apartenas al distrikto Smiltene). 46,3% de la loĝantaro live en urbo Alūksne, sed 53,7% estos kamparaj. Ĝi limas al la municipo Smiltene en la okcidento, al la municipo de Gulbene kaj Balvi en la sudo, al la Pskova provinco en Rusio en la oriento kaj al la distrikto Võru en Estonio en la nordo.

Geografio

La plej granda parto de la teritorio estas kovrita per monteta tereno. Laŭ speco de uzo, 57,1% estas okupitaj de arbaroj, 29,3% de agrikultura tero, 3,8% de marĉoj kaj 9,4% de alia tero. El la mineraloj estas torfo, dolomito, kalkoŝtono, gipso.

Averaĝa temperaturo: -6  °C en januaro, +16.5  °C en julio. Precipitaĵo 600–700 mm jare.[2]

Gravaj riveroj:

  • En la baseno de Daŭgavo - Pededze, Alūksne, Igrīve
  • En la baseno de Gaŭjo - Melnupe, Palsa, Vaidava.
  • En la baseno de Velikaja - Liepna, Kūdupe.

La plej grandaj lagoj: Alūksnes ezers 15,9 km².

La plej alta monteto - Dēliņkalns, 271 m.[2]

Loĝantaro

Distrikto de Alūksne havas 13 861 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 8,4 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N#SetlejoStatusoLoĝantaro (2020)
1.AlūksneUrbo6539
2.LiepnaVilaĝo364
3.JaunannaVilaĝo267
4.AlsviķiVilaĝo251

La etna konsisto nuntempe jenas (2016):

Latvoj 82.6%, rusoj 13.3%, ukrainoj 1.2%, aliaj 2.9%.[3]

Administraj unuoj

Urbo (pilsēta)

Alūksnes pilsēta

Paroĥoj (pagasts)

Alsviķu pagasts, Annas pagasts, Ilzenes pagasts, Jaunalūksnes pagasts, Jaunannas pagasts, Jaunlaicenes pagasts, Kalncempju pagasts, Liepnas pagasts, Malienas pagasts, Mālupes pagasts, Mārkalnes pagasts, Pededzes pagasts, Veclaicenes pagasts, Zeltiņu pagasts kaj Ziemeru pagasts.

Galerio

Referencoj

  1. stat.gov.lv
  2. 1 2 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, pp 1-186. Rigo, 1981.
  3. PMLP.gov.lv
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.