문재인 Mun Ĝe-In | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
문재인 文在寅 | |||||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1953 (71-jaraĝa) en Koĝe, Sudkoreio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | korea vd | ||||
Ŝtataneco | Sud-Koreio vd | ||||
Alma mater | Gjeonghui Universitato | ||||
Partio | Demokrata Partio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Moon Yong-hyung vd | ||||
Patrino | Kang Han-ok vd | ||||
Edz(in)o | Kim Jung-sook vd | ||||
Infanoj | Moon Joon-yong • Moon Da-hye vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato • librovendisto vd | ||||
Aktiva dum | 1975– vd | ||||
| |||||
| |||||
19-a Prezidanto de Sudkoreio | |||||
Dum | ekde 10-a de majo 2017 – 9-a de majo 2022 | ||||
Antaŭulo | Bak Geun-Hje | ||||
Sekvanto | Jun Sok-jol | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mun Ĝe-In (koree 문재인 (文在寅), laŭ la transskribo de McCune-Reischauer Moon Jae-in, laŭ la reviziita transskribo (ekde 2000) Mun Jaein, naskiĝis la 24-an de januaro 1953) estas korea politikisto kaj estis la ŝtata prezidanto de Sudkoreio ekde la 10-a de majo 2017 ĝis la 9-a de majo 2022. Li estis la 12-a ŝtata prezidanto de la lando, kaj fine de sia oficperiodo transdonis la prezidantecon al Jun Sok-jol.
Biografio
Mun Ĝe-In naskiĝis la 24-an de januaro 1953. Lia patro estis rifuĝinto el Nord-Koreio, kiu movis al Sudkoreio dum la korea milito. Li studis juron en Gjeonghui Universitato, partoprenis en studentaj demokratigaj movadoj en Koreio. Li estis en specialcelaj fortoj de la sudkorea armeo inter 1975 kaj 1977.
Li elektiĝis kiel prezidanto la 10-an de majo 2017.