![](../I/Sultan_Abu_Bakar_Building.jpg.webp)
La distrikta oficejo
Muar (oficiale دايره موار; ĉine: 麻坡县; esperante Muaro) estas distriko en Ĝohoro, Malajzio. Muar kovras 1,376 km2, kun populacio de 247,957 (2010).[1]
Geografio
La distriko konsistas el la jenaj urb(et)oj:
- Muar (urbo) (ĉefurbo de la distrikto)
- Pagoh
- Parit Jawa
- Sungai Balang
- Bukit Kepong
- Bukit Pasir
- Panchor
- Lenga
- Pekan Bakri, Jalan Bakri
Ties koordinatoj estas 2°3′00″N 102°34′00″E
Ekonomio
En urbo Muar oni produktas ĉefe meblojn, krome diversajn varojn. Ekster la distrikta ĉefurbo oni okupiĝas pri kaŭĉukoj, kokosoj, kakaoj, fruktoj, legomoj kaj bredado de brutoj, kokinoj.
Referencoj
- ↑ Taburan Penduduk dan Ciri-ciri Asas Demografi, Malaysia, 2010. Jabatan Perangkaan Malaysia. Arkivita el la originalo je 2011-08-30. Alirita 17a Julio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-22. Alirita 2013-06-23.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.