Biologia klasado | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
Infraordoj | ||||||||||||||||
Asilomorpha | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Muŝoj estas komunlingva nomo por dipteraj insektoj en la subordo Brachycera. Ili estas kovritaj de haroj, precipe sur la kapo kaj brusto. La ĉefa diferenco kompare al la alia diptera subordo, la nematoceroj, estas la morfologio de iliaj mallongaj antenoj, de kie venas ankaŭ la nomo de tiu subordo (el la greka brakhys, mallonga, kaj keras, korno). En la subordo estas agnoskataj ĉirkaŭ 118-126 familioj, kaj plurmiloj da specioj.
Oni dividas muŝojn en du grupojn laŭ la maniero de ilia elpupiĝo: la grupo Orthorrhapha elpupiĝas tra fendo en la pupo; la grupo Cyclorrhapha forpuŝas unu finon de la proksimume cilindra pupo kaj tie elpupiĝas.
Multaj specioj estas tre disvastiĝintaj kaj vivas en home loĝataj regionoj, parte profitante de homaj nutraĵo aŭ forĵetaĵoj. Grandan signifon por biologio akiris la "bananomuŝo" aŭ pli fake drozofilo (Drosophila melanogaster), ekspluatata kiel esplorobjekto de genetiko pro siaj bone observeblaj kromosomoj.
Kelkaj specioj transportas danĝerajn patogenojn. Konata estas la glosino (ceceo), kiu transportas tripanosomojn, kiuj kaŭzas dormomalsanon.
Listo de la familioj
Orthorrapha
- Coenomyidae
- Xylophagidae
- Xylomyidae
- Stratiomyidae
- Tabanidae
- Athericidae
- Rhagionidae
- Therevidae
- Acoceridae
- Bombyliidae
- Scenopinidae
- Asilidae
- Empididae
- Dolichopodidae
Cyclorrhapha
Aschiza
- Lonchopteridae
- Phoridae
- Platypezidae
- Pipunculidae
- Syrphidae
Schizophora
- Conopidae
- Eurychoromyidae
- Micropezidae
- Tanypezidae
- Psilidae
- Megamerinidae
- Pyrgotidae
- Tephritidae
- Platystomatidae
- Ulidiidae
- Otitidae
- Sciomyzidae
- Coelopidae
- Dryomyzidae
- Helcomyzidae
- Sepsidae
- Laŭaniidae
- Chamaemyiidae
- Lonchaeidae
- Pallopteridae
- Neottiophilidae
- Piophilidae
- Thyreophoridae
- Periscelididae
- Aulacigastridae
- Asteiidae
- Stenomicridae
- Acartophthalmidae
- Clusiidae
- Chyromyidae
- Opomyzidae
- Anthomyzidae
- Odiniidae
- Agromyzidae
- Milichiidae
- Chloropidae
- Diastatidae
- Ephydridae
- Camillidae
- Drosofiledoj Drosophilidae, inter ili la drozofilo, "bananomuŝo"
- Heleomyzidae
- Trixoscelidae
- Canacidae
- Tethinidae
- Cryptochetidae
- Sphaeroceridae
- Braulidae
- Scatophagidae
- Anthomyiidae
- Muskedoj Muscidae, inter ili la doma muŝo
- Fanniidae
- Sarcophagidae
- Tachinidae
- Gasterophilidae
- Oestridae
- Carnidae
- Hippoboscidae
- Nycteribiidae
- Streblidae
En literaturo
- La milito de la muŝoj, romano de Jacques Spitz (1938)
- La Muŝoj, teatraĵo de Jean-Paul Sartre (1943)
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri muŝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo. ” „ Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo. ” „ Fari el muŝo elefanton. ”
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-08.
- Klasifiko de dipteroj Arkivigite je 2016-12-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Klasifiko de brakiceroj Arkivigite je 2019-04-19 per la retarkivo Wayback Machine