Mozambika kanario, masklo
Mozambika kanario, ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Serinus mozambicus (Müller, 1776) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Mozambika kanario aŭ Flavfrunta kanario, Serinus mozambicus, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.
Tiu birdo estas specio de loĝantaj birdoj en Afriko sude de Sahara. Ties habitato estas malferma arbaroj kaj terkultivejoj. Ili nestumas en arbo; la ino demetas 3–4 ovojn en kompakta tasforma nesto.
Aspekto
La Mozambika kanario estas 11–13 cm longa flava kanario kun iom da seksa duformismo. Maskla plenkreskulo havas verdecan dorson tre grize striecan kaj grizbrunajn flugilojn kaj voston kun helaj bordoj. La subaj partoj kaj pugo estas senmarke tutflavaj, kaj la kapo estas flava kun grizaj krono kaj nuko, kaj nigra mustaĉa strio. La kapobildon kompletas flavaj frunto, superokula strio, subvanga makulo kaj mentono. La ino estas simila, sed kun pli milda kapobildo kaj pli senkoloraj subaj partoj, sed montras kolumon de nigrecaj punktoj. Junuloj estas pli grizaj ol la ino, ĉefe en kapo.
La Mozambika kanario estas komuna, gregema semomanĝulo. Ties kanto estas trileca zii-zerii-ĉeriŭ.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Serinus mozambicus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
- Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1
- Finches and Sparrows de Clement, Harris kaj Davis, ISBN 0-7136-8017-2
|