Motsoalle estas la esprimo por socie akcepteblaj, longperspektivaj rilatoj inter sotoj (precipe virinoj) en Lesoto. Motsoalle povas esti tradukita el la sota lingvo kiel "tre speciala amiko." La vorto motsoalle estas uzita por priskribi la alian virinon, kaj priskribas la ligon inter la du virinoj. La rilatoj de motsoalle estas socie sankciitaj, kaj ofte estis festitaj de la popolo de Lesoto. La rilatoj de ĉi tiuj virinoj kutime okazas kune kun aliaj interkonsentitaj kaj paktitaj aliseksemaj geedzecoj kaj povas impliki diversajn nivelojn de fizika intimeco inter la inaj partneroj. La rilatoj de motsoalle, lastatempe, komencis malaperi en Lesoto.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.