La neĝo-skotero aŭ motorsledo estas tiuj veturiloj, kiuj kapablas transporti unu-du personojn sur neĝvojoj. Ili estas direktitaj per skioj, la motorforton transdonas ĉeno al guma raŭpĉeno. La unuan motorsledon konstruis en 1922 Joseph-Armand Bombardier, nomata tiam „Ski-dog“, kiu iĝis pro tipografia eraro „Ski-doo“.
Motorsledojn uzas arbaristoj, boaco-bredistoj, sed oni ankaŭ uzas ilin kiel rapidajn trasportilojn sur neĝaj areoj aŭ nur simple por amuzado. Oni proponas ekzemple en Finnlando motorsledajn safariojn por la turistoj.
Tekniko
Oni uzas ĉefe aer-malvarmumigitajn dutaktajn motorojn, en la lastaj jaroj aperis likvid- malvarmumigitaj kvartaktaj motoroj. La motora povumo etendiĝas de 30 kW ĝis 220 kW. La lastaj fortaj versioj estas uzataj en konkuroj de norda Ameriko kaj Eŭropo.
La motora povumo transdoniĝas tra kojlorimena aŭtomatiko kun centrifuga kuplilo je meze aranĝita pelita raŭpĉeno el gumo. Oni direktas per la ŝtala skio (plej ofte kun plasta kovraĵo) kaj kun helpe de korpopezo-ŝanĝo. La pelado okazas ne per vindprenilo]] kiel ĉe motorradoj, sed per dikfingra levilo kiel ĉe kvadoj kaj ĉiuterena aŭtomobilo. Se la raŭpo blokiĝas, la glitado forte bremsiĝas. La raŭpo kaj la skio estas provizitaj per bufroj (puŝ-mildigiloj).
Ĉiuj veturiloj estas ekipitaj per sekureca ŝaltilo, temante pri ilo ligita kun la stirilo. Se tiu ligo rompiĝas, disiĝas, ktp, defalas la veturanto, la motoro aŭtomate malŝaltas.
Vidu ankaŭ
- Antarkta neĝa krozilo de 1940