Biologia klasado | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
Vigna aconitifolia = (JACQ.) MARÉCHAL | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Motho aŭ mothovigno (Vigna aconitifolia) estas plantspeciio en la subfamilio de Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Tiu utilplanto produktas manĝeblajn guŝojn.
Nomo
La planto estas proksime parenca al aliaj „vignoj“ precipe al mungo aŭ Urdvigno. La nomo venas el la hindia मोठ „moṭh.
Historio
Motho estas kultivata ekde minimume 2000 jaroj en la Hinda subkontinento, de kie ĝi disvastiĝis al Ĉinujo.
Priskribo
Motho estas staranta ĝis rampanta [herba planto]] kun kreskoalto de ĉirkaŭ 20 cm kaj diametro de unu ĝis du metrojn. La eĝaj tigoj posedas striktaj, flavaj etendiĝintaj haroj (triĥomoj). La triparta folio havas 3,5 ĝis 8,5 cm longan, haran pedunklon kaj 3,5 ĝis 6,0 cm longaj folietoj. La malsupra kaj la supra flankoj de la folietoj estas haraj. La stipuloj estas 5 ĝis 10 mm longaj.
La 1,5 ĝis 6,0 cm longaj, grapolaj floraroj kreskas el la akseloj. Ekzistas ĉirkaŭ 4,0 mm longaj, haraj brakteoj. La pedunklo estas ĉirkaŭ 1 mm longa. La dusksajn floroj estas unusemetriaj kaj kvinnombraj. La ĉirkaŭ 2,5 mm longa, maldense hara kaliko finas en kvin ĉirkaŭ 1 mm longaj kalikaj dentoj. La kvin petaloj estas flavaj. La „flago“ estas 4,5 ĝis 5,0 mm longa.
La ĉirkaŭ 3,5 ĝis 6,5 cm longaj kaj 4 ĝis 5 mm larĝaj guŝoj estas komence peltaj, sed jam baldaŭ ili fariĝas kalvaj; ili enhavas kvin ĝis ok semojn. La ren- aŭ cilindroformaj ĝis 5 mm longaj kaj 3 mm dikaj semoj estas ofte helbrune ŝprucmakulitaj, sed ankaŭ povas havi alian koloron.
Uzado
Mothoj estas tre senpretenda kaj tre toleras sekecon, sed ĝi bezonas varman klimaton. Tial ĝi estas bona planto por esti kultivata en hindaj stepoj. Ĝi ankaŭ produktas semojn post tre malmulte da akvo. Ĝi krome toleras certan salon kaj acidan aŭ alkalan grundon. Tiun planton oni ne sterkas en Hindujo.
La uzado similas al tiu de la urdvigno kaj mungo. Oni povas uzi freŝjan guŝojn, la krudajn ĝermojn kaj la sekajn fruktojn. El la semoj oni povas fari farunon, kiu estas uzata en la barata kuirarto. La semoj enhavas ĉirkaŭ 22-24 % da proteino. Ili do estas bona proteinfonto. La planto ankaŭ estas furaĝo.
Sistematiko
La unua priskribo kiel Phaseolus aconitifolius JACQUIN okazis en Obs., 3:t.52, 1766. Vigna aconitifolia (JACQ.) MARECHAL ĝi nomiĝas ekde 1969, de Marechal metita en en la genro Vigna (Bull.Jard.Bot.Nat.Belge., 39:160). Kroma sinonimo estas Dolichos dissectus LAM.
Vidu ankaŭ
Fontoj
- S. I. Ali: Papilionaceae in der Flora of Pakistan: Vigna aconitifolia - Online
Eksteraj ligiloj
- Kurzinfo: Nutritional composition, processing, and utilization of horse gram and moth bean., PMID 3899515