Moteto (de la franca mot = vorto; -> motet = vorteto) estas polifonia muzikformo akapela aŭ kun muzikinstrumentoj. Ĝi estis komponata ĉefe inter la 13-a kaj la 19-a jarcentoj. Dum tiu tempo grave ĝi ŝanĝiĝadis laŭ stilo. Ĝi ludis sian plej grandan rolon en mezepoko kaj renesanco, kiam ĝi estis la faktoro decidanta pri disvolviĝo de la plurvoĉeco. En la posta tempo ĝi akceptis aliajn rimedojn de muzika esprimo aŭ estis ilo de arkaismigo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.