Mostkovice | |||
municipo | |||
![]() Mostkovice | |||
|
|||
Oficiala nomo: Mostkovice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Prostějov | ||
Administra municipo | Prostějov | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Hanakio | ||
Montaro | Drahana montetaro | ||
Rivero | Hloučela | ||
Situo | Mostkovice | ||
- alteco | 253 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 28′ 20″ N 17° 03′ 08″ O / 49.47222 °N, 17.05222 °O (mapo) | ||
Areo | 8,33 km² (833 ha) | ||
Loĝantaro | 1 606 (2023) | ||
Denseco | 192,8 loĝ./km² | ||
Valego | Supramoravia valego | ||
Unua skribmencio | 1131 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 798 02 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0713 | ||
NUTS 5 | CZ0713 589730 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.mostkovice.cz | |||
![]() | |||
Mostkovice estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Olomouc, en distrikto Prostějov. Vivas ĉi tie 1 606 loĝantoj (2023). Ĝi situas sur rivereto Hloučela proksimume 4,5 km okcidente de Prostějov. Sur ĝia katastro troviĝas digo kaj parto de akva areo de Plumlova valbaraĵo.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1131. Posedantoj de la senjorujo kiel konsisto de Plumlov estis ĝis la jaro 1466 senjoroj el Kravaře kaj poste familio de senjoroj el Pernštejn, ekde la jaro 1599 ĝis fino de la unua mondmilito proprumis la vilaĝon Lichtenštejnidoj.
En la jaroj 1980 ĝis 1990 Mostkovice estis loka parto de Prostějov, ekde la jaro 1991 ĝi estas denove memstara municipo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj por la tuta municipo kaj por ties unuopaj partoj indikas tabeleto sube.
Lokaj partoj | 1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nombro de loĝantoj | parto Mostkovice | 885 | 972 | 1055 | 1168 | 1290 | 1351 | 1448 | 1724 | 1511 | 1413 | 1415 | 1315 | 1294 | 1497 |
Nombro de domoj | parto Mostkovice | 132 | 163 | 177 | 196 | 222 | 247 | 283 | 396 | 363 | 377 | 399 | 454 | 466 | 469 |
Memorindaĵoj
- Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
- Dia torturo ĉe muelejo
- Krucifikso
- Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito en loka parto Mostkovice
- Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito en loka parto Stichovice
- Memortabulo sur naskodomo de generalo František Kravák, ekzekutita fare de nazioj
Ekipaĵaro de municipo
Sur ties katastro, en la okcidenta parto kun historia nomo Stichovice, troviĝas digo kaj parto de akva areo de Plumlova valbaraĵo inkluzive de vico da refreŝigeja objektoj.
Signifa loko de Stichovice estas ankaŭ eksa flughaveno konstruita senpere antaŭ la dua mondmilito, kiu pli poste servis al germana okupacia armeo kaj ĝis la jaro 1990 al ČSLA. Ekde la jaro 1990 ĝi estas uzata de civilaj subjektoj.
Personecoj
- Václav Beneš Optát, utrakvista pastro
- František Cinek, prelato de Lia Sankteco, teologo
- František Kravák, generalo, signifa personeco de kontraŭfaŝisma rezitmovado
Pluaj fotoj
- Municipa ofico
- Kapelo en la vilaĝplaco en Stichovice, okcidenta parto de la municipo
- Dia torturo en la vilaĝplaco U Pomníku
- Krucifikso en Stichovice
- Statuo de sankta Jozefo
- Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito, Mostkovice
- Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito, Stichovice
- Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
Panoramo
|