Mosogno
Blazono de Mosogno
Blazono de Mosogno
Blazono de Mosogno
Preĝejo San Bernardo en Mosogno
Preĝejo San Bernardo en Mosogno
Preĝejo San Bernardo en Mosogno
Kantono Tiĉino
DistriktoLocarno
KomunumaroOnsernone
Koordinatoj 46° 11′ 56″ N  38′ 20″ O / 46.19889 °N, 8.63889 °O / 46.19889; 8.63889 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 56″ N  38′ 20″ O / 46.19889 °N, 8.63889 °O / 46.19889; 8.63889 (mapo)
Nombro de loĝantoj53
Areo8,61 km²
Alteco781 m super marnivelo
Poŝtkodo6611
Komunumkodo519
Mapo de Mosogno
Mapo de Mosogno
Mapo de Mosogno

Mosogno estas komunumo de la Komunumaro Onsernone kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 53 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Mosogno situas en la valo de Onsernone ĉe la bordo de la rivero Isorno, proksimume 15 kilometrojn nord. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Barione, Chiosso kaj Mosogno.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,61 km², de kiuj 86,5% estas kovritaj de arbaro, 2,1% servas por agrikulturo kaj 0,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mosogno limas en okcidento kaj nordo al Onsernone, en oriento al Isorno, kaj en sudo al Centovalli.

Trafiko

Mosogno situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Mosogno pasas la vala vojo de Isorno al Onsernone. Pere de la buslinio de Onsernone al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mosogno datiĝas el la jaro 1277 jam kiel Mosogno, en 1352 aperis mencio kiel Mŭognio. Dum mezepoko kaj ĝis la fino de la Helveta Respubliko Mosogno formis unu el la kvin frakcioj de la valkomunumo Onsernone. Tiam ĝi fariĝis memstara komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.