Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Morusacoj
blanka moruso (Morus alba)
blanka moruso (Morus alba)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: rozaloj Rosales
Familio: morusacoj Moraceae
Gaudich. [1]
moruso Morus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Illustration Ficus carica0.jpg
Illustration Ficus carica0

La morusacoj[2] (latine Moraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo rozaloj (Rosales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 40 genrojn kaj pli ol 1200 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas moruso[2].

Tiuj plantoj disvastiĝis en la tropikaj, subtropikaj kaj mediteraneaj (kaj kompareblaj) regionoj. Plej konataj estas la morusarbo kaj la vastega kaj ege interesa genro de la figarboj.

Taksonomio

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (23 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

  • Angiospermae - angiospermoj
    • Rosales Bercht. & J.Presl - rozaloj
      • Moraceae Gaudich. - morusacoj
        • Antiaris Lesch. - antiaro[5]
        • Antiaropsis K. Schum. - antiaropso
        • Artocarpus J.R. Forst. & G. Forst. - artokarpo[6]
        • Bagassa Aubl. - bagaso
        • Batocarpus H. Karst. - batokarpo
        • Bleekrodea Blume - blekrodeo
        • Bosqueiopsis De Wild. & T. Durand - boskeiopso
        • Brosimum Sw. - brozimo
        • Broussonetia L'Hér. ex Vent. - brusonetio[7]
        • Calaunia - kalaŭnio
        • Castilla Cerv. - kastilo
        • Clarisia Ruiz & Pav. - klarisio
        • Dorstenia L. - dorstenio
        • Fatoua Gaudich. - fatuo
        • Ficus L. - fikuso[8]
        • Helianthostylis Baill. - heliantostilido
        • Helicostylis Trécul - helikostilido
        • Hullettia King ex Hook. f. - huletio
        • Maclura Nutt. - makluro
        • Malaisia Blanco - malaizio**
        • Maquira Aubl. - makiro
        • Mesogyne Engl. - mezogino
        • Milicia Sim - miliciao
        • Morus L. - moruso[2]
        • Naucleopsis Miq. - naŭkleopso
        • Perebea Aubl. - perebeo
        • Poulsenia Eggers - pulsenio
        • Pseudolmedia Trécul - pseŭdolmedio
        • Pseudomorus Bureau - pseŭdomoruso
        • Scyphosyce Baill. - scifosico
        • Sloetiopsis Engl. - sletiopso*
        • Sorocea A. St.-Hil. - soroceo
        • Streblus Lour. - streblo
        • Taxotrophis Blume - taksotrofo*
        • Toxylon Raf. - toksilo
        • Treculia Decne. ex Trécul - trekulio
        • Trilepisium Thouars - trilepizio
        • Trophis P. Browne - trofo
        • Trymatococcus Poepp. & Endl. - trimatokoko
        • Utsetela Pellegr. - ucetelo
        • Vanieria - vanierio
*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Elŝutu la voĉlegitan version de la artikolo Tiu ĉi artikolo ekzistas kiel
voĉlegita versio,
registrita je 04.08.2021
kiun vi povas aŭskulti aŭ elŝuti.

Kelkaj specioj

Bildaro

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.