Kadavrejo aŭ mortintejo (en hospitalo, policejo aŭ aliloke) estas uzata por la stokado de homaj mortintaj korpoj kiuj atendas identigon aŭ translokigon por nekropsio aŭ respektive entombigo, kremacio aŭ alia metodo. En modernaj tempoj kadavroj estis kutime malvarmigitaj por eviti malkomponiĝadon.[1]
Tipoj de malvarmigilaj kadavroĉambroj
Estas du ĉefaj tipoj de malvarmigilaj kadavroĉambroj, nome la jenaj:
Pozitiva temperaturo
Korpoj estas tenitaj inter 2 °C (36 ℉) kaj 4 °C (39 ℉). Kvankam tio estas kutima uzata por teni la kadavrojn ĝis kelkaj semajnoj, ĝi ne evitas malkomponiĝadon, kiu pluas pli malrapide ol je ĉambra temperaturo.[2]
Negativa temperaturo
Korpoj estas tenitaj inter −10 °C (14 ℉) kaj −50 °C (−58 ℉). Kutime uzataj je institucioj de jurmedicino, partikulare kiam la kadavro ne estis identigita. Je tiuj temperaturoj la korpo estas komplete frostita kaj malkomponiĝado estas tre multe malpliigita.