Mortelle Randonnée | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Mortelle Randonnée |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1983, 13 jan. 1984 |
Ĝenro | novnigra filmo, amafera filmo, filma dramo |
Kameraado | Pierre Lhomme |
Reĝisoro(j) | Claude Miller |
Scenaro | Jacques Audiard • Michel Audiard |
Filmita en | Parizo |
Muziko de | Carla Bley |
Rolantoj | Michel Serrault • Isabelle Adjani • Stéphane Audran • Macha Méril • Sami Frey • Geneviève Page • Jean-Claude Brialy • Guy Marchand • Chantal Banlier • Clarisse Deudon • Dominique Frot • Étienne Chicot • Franca Tamantini • François Bernheim • Hervé Claude • Jean Lemaître • Jeanne Herviale • Luc Béraud • Marcel Berteau • Michel Carnoy • Michel Such • Patricia Millardet • Patrick Bouchitey • Philippe Lelièvre |
IMDb | |
Mortelle Randonnée (Morta Irado) estas franca filmo de Claude Miller aperinta en 1983. Ĝi rakontas la travivaĵojn de detektivo, kiu postsekvas junulinon tra Eŭropo.
Temo
Laca, eluzita de la vivo, Beauvoir, kromnomita l'Œil (la okulo) fare de gangsteroj kaj banditoj, laboras en la detektiva agentejo de S-ino Schmitt-Boulanger. Jarojn antaŭe, li ĝuis familian vivon kun filineto nomita Marie sed lia edzino forlasis lin kunpreninte ilian filinon, kiun li neniam revidis, kaj kies portreton li konservis sur lerneja foto. Dum enketo, li kruciras la vojon de Catherine Leiris, nestabila 20-jara junulino, kiu murdas kaj priŝtelas riĉajn virojn. Anstataŭ denunci ŝin, l'Œil decidas ŝirmi ŝin, sentante por ŝi amuzitan scivolemon kaj mortan allogon. L'Œil rapide asocias la junulinon al sia malaperinta filino kaj sekvas ŝin en ŝia mortiga periplo, de Montekarlo ĝis Biarritz, de Falstaff de Bruselo ĝis Romo, de hotelo Brenner en Baden-Baden ĝis Miami Fast Food en Seine-Saint-Denis.
Teĥnikaĵoj
- Titolo: Mortelle Randonnée
- Reĝisoro: Claude Miller
- Scenaro: Michel Audiard kaj Jacques Audiard, adaptita de romano Mortelle Randonnée de Marc Behm
- Foto-direktoro: Pierre Lhomme
- Muziko: Carla Bley, Franz Schubert
- Produkto: Téléma Productions, TF1 films productions
- Daŭro: 95 minutoj
- Aperdato: 9-a de marto 1983
Rolularo
- Michel Serrault: Beauvoir, l'Œil
- Isabelle Adjani: Catherine Leiris / Lucie Brentano / Ève Granger / Dorothée Ortis / Ariane Chevalier / Charlotte Vincent
- Guy Marchand: Pala viro
- Stéphane Audran: Germaine, Sinjorino en grizo
- Macha Méril: Madeleine
- Geneviève Page: S-ino Schmitt-Boulanger
- Sami Frey: Ralph Forbes
- Dominique Frot: Betty
- Patrick Bouchitey: Michel de Meyerganz
- Isabelle Ho: Cora Pallenberg
- Gilberte Lauvray: Ban-kuracatino
- Michel Such: Viro kun teko
- Jean-Claude Brialy: Voragine
- Jeanne Herviale: Onklino de Vittel
- François Bernheim: Jerry
- Philippe Lelièvre: Paul Hugo (ne kreditita)
- Étienne Chicot: Lerner (ne kreditita)
- Luc Béraud: Polic-inspektoro (ne kreditita)
Pri la filmo
- Menciindas diferencoj inter la originala versio aperinta en 1983 kaj la versio nun havebla en DVD. La filmo trairis ioman remuntadon kun ŝanĝitaj aŭ forigitaj nomoj kaj scenoj.
- La romano de Marc Behm ankaŭ estis adaptita en 1999 de Stephan Elliott kun Ewan McGregor kaj Ashley Judd. Vidu: Voyeur (Eye of the Beholder).
- En la filmo de Claude Miller, Isabelle Ho (Cora Pallenberg) estas vestita de Thierry Mugler kaj Sami Frey (Ralph Forbes) de Ermenegildo Zegna.