Morris
Persona informo
Naskonomo Maurice de Bévère
Aliaj nomoj Morris
Naskiĝo 1-an de decembro 1923 (1923-12-01)
en Kortrejko
Morto 17-an de julio 2001 (2001-07-17) (77-jaraĝa)
en Bruselo
Mortokialo morto per falo
Lingvoj angla franca
Ŝtataneco Belgio
Alma mater St Joseph College, Aalst
Subskribo Morris
Okupo
Okupo bildliteraturisto scenaristo filmreĝisoro desegnisto ilustristo karikaturisto
Verkoj Lucky Luke

MORRIS, artistnomo de Maurice de Bevere (Kortrejko, 1923 - Bruselo, 2001), estis belga desegnisto de bildrakontoj kaj unu el ĉefaj reprezentantoj de la Franc-Belga bildliteraturo.

Kun René Goscinny kiel precipa scenaristo dum la unuaj 22 jaroj, Lucky Luke, lia unika bildserio, famigis lin.

Morris ekkarieris en la "Compagnie Belge d'Actualités (CBA) animations studios", malgrandaj kaj ĵus kreitaj studioj de animacio en Belgio, kie li renkontiĝis kun Peyo kaj André Franquin. Post la milito, la kompanio fermiĝis kaj Morris laboris kiel ilustristo por Het Laatste Nieuws, nome flandra ĵurnalo, kaj Le Moustique, ĉiusemajna gazeto publikita de Dupuis, por kiu li faris ĉirkaŭ 250 kovrilpaĝojn kaj aliajn multnombrajn ilustraĵojn, ĉefe karikaturoj de kinsteluloj.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.