Mori Ogai
Persona informo
森鷗外
Naskiĝo 17-an de februaro 1862 (1862-02-17)
en Tsuwano
Morto 8-an de julio 1922 (1922-07-08) (60-jaraĝa)
en Tokio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per infekta malsano vd
Tombo Kōfuku-ji vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de Tokio vd
Familio
Patro Shizuyasu Mori vd
Gefratoj Takeji Miki Koganei Kimiko vd
Edz(in)o Mori Shige Toshiko Akamatsu vd
Infanoj Oto Mori Mori Mari Annu Kobori Rui Mori vd
Parencoj Akamatsu Noriyoshi vd
Profesio
Okupo lingvisto poeto romanisto tradukisto kuracisto kuracisto-verkisto dramaturgo militisto literaturkritikisto vd
Aktiva dum 1882– vd
Verkado
Verkoj La dancistino 
Noto de Utakata 
Vita Sexualis 
Seinen 
Konstruata 
The Wild Geese 
La volo de Okitsu Ja Goemon 
La Familianoj de ABE 
Ĝingoro Sahaŝi 
Sansho the Bailiff 
Lasta frazo 
Takasebune 
Ikedagava 
Kantotaglibro 
Jokohama Urba Kanto 
Hamamatsu Urba Kanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Mori Ogai (森鴎外) (plumnomo de Mori Rintaro) naskiĝis la 17-an de februaro 1862 en Tsuwano (aŭ Cuvano, en Ŝimane (gubernio) kaj mortis la 9-an de julio 1922 en Tokio. Li laboris kiel kuracisto kaj estis fama japana verkisto. Li verkis multajn novelojn, interalie prenante temon el la historio de Japanio. Li ankaŭ tradukis el la germana japanen, kaj Faŭsto el Goethe estas konsiderata kiel majstra traduko.

Familio

Naskiĝdomo de Mori Ōgai en Tsuwano

El la samurajfamilio Mori devenis dum 13 generacioj la kuracisto por la princo de Tsuwano kaj tial la familio decidis, ke ankaŭ Rintaro devas esti kuracisto. En la jaro 1872 la princo de Tsuwano transloĝiĝis al Tokio kaj la familio Mori sekvis lin tien.

Edukado

Mori Rintaro lernis la nederlandan lingvon en Tsuwano kaj poste en Tokio li komencis lerni la germanan lingvon, kiu tiutempe anstataŭis la nederlandan kiel medicina lingvo. Ekde 1877 li vizitis, 15jara, la medicinlernejon de Tokio. Tie la instrulingvo parte estis germana. En la jaro 1881 li finis sian studadon.

Kariero

Ekde 1884 ĝis 1888 la japana armeo sendis Mori Ogai al Germanio, pro studado de higieno. Li studis en Lepsiko, Dresdeno, Munkeno kaj en Berlino ĉe Robert Koch en malsanulejo Charité. Krome li okupiĝis pri eŭropa literaturo, muziko, arto kaj filozofio.

Kiam li forlasis Germanion, lia koramikino Elise Wiegert sekvis lin al Japanio. Pro diversaj kaŭzoj la edziĝo kun Elise ne eblis. Mori Ogai estiĝis dum la sekvontaj du jardekoj la plej altranga kuracisto de la japana armeo. Ankaŭ literature li estis tre aktiva. Mori Ogai tradukis verkojn de germanaj aŭtoroj en la japanan kaj kreis mem rakontojn. La unua estis en 1890 la rakonto „La dancistino“, kiu montras aŭtobiografiajn trajtojn pri sia rilato kun Elise Wiegert.

Por havi pli da tempo por si mem kaj por la literaturo, li forlasis en 1915 la japanan armeon. Ekde 1916 ĝis sia morto Mori Ogai estis la direktoro de la imperiaj bibliotekoj kaj muzeoj.

Morto

Je la 9-a de julio 1922 li mortis en la aĝo de 60 jaroj pro tuberkulozo. Li postulis per testamento, ke oni entombiĝu lin sen apartaj honoroj de la armeo, simple kiel Mori Rintaro. Mori Ogai postlasis kvar infanojn: el la unua edziĝo devenis la filo Otto (kuracisto), el la dua edziĝo la filinoj Marie (verkistino), Kobori Anne (pentristino, verkistino) kaj la filo Louis (pentristo).

Verkoj

Tradukitaj al Esperanto:

  • La dancistino, laŭ traduko de Ujeki Ŝiger
  • La venĝo sur la kampo Goziingahara, laŭ traduko de Miyamoto Masao
  • Rakontoj de Oogai entenantaj ĉi-subajn 4 novelojn, estas n-ro 2 de Serio Oriento-Okcidento
    • Takase-barko, laŭ trad. de Mikami Teruo
    • Sansyo-Dayu, laŭ trad. de Miyamoto Masao
    • La Mesaĝo Komisiita, laŭ traduko de Matuba Kikunobu
    • La Familianoj de ABE, laŭ traduko de Nozima Yasutaro

Germanlingve la tradukoj de liaj verkaĵoj precipe aperas en la eldonejo Be.bra.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.