Mordeĥaj Gebirtig | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
מרדכי געבירטיג | ||
Naskiĝo | 4-an de majo 1877 en Krakovo | |
Morto | 4-an de junio 1942 (65-jaraĝa) en Krakova geto | |
Lingvoj | jido vd | |
Ŝtataneco | Pollando • Dua Pola Respubliko vd | |
Partio | Bundo vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | poeto • komponisto • lignaĵisto vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mordeĥaj GEBIRTIG (jide מרדכי געבירטיג; naskiĝis la 4-an de majo 1877 en Krakovo, mortis la 4-an de junio 1942 en krakova geto) estis juda poeto, komponisto kaj kantisto, profesie lignaĵisto.
En printempo de 1942 li estis lokita en la krakovan geton kaj kelkajn monatojn poste mortpafita dum pelado al vagonoj, per kiuj germanoj devis forveturigi judojn al Bełżec. En la sama tago pereis ankaŭ liaj edzino kaj du filinoj[1].
Gebirtig en Esperanto
Kantoj de Mordeĥaj Gebirtig estis kelkfoje eldonataj en Esperanto. En 2011 aperis la libro La hejmon havis mi… kun traduko de 17 kantoj far Mikaelo Bronŝtejn[2]. En 2019 por la 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj estis eldonita pli granda kolekto Adiaŭ, Krakovo! kun originalaj jidlingvaj kantoj, muziknotoj, fotoj kaj tradukoj de Bronŝtejn.
La 15-an de decembro 2019 Bjalistoka Esperanto-Societo organizis la koncerton Hej, klezmeroj! en la Granda Sinagogo de Tykocin, en kiu la ensembloj Frey-Lech Trio kaj Uku-Donaco Bjalistoko prezentis dek kantojn de Gebirtig en jido, Esperanto kaj la pola[3][4]. En la 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj de decembro 2022 [5] la ensemblo Frey-Lech Trio[6] denove prezentis koncerton pri kantoj de Gebirtig en Esperanto kaj la pola.[7]
Referencoj
- ↑ Gebirtig, Mordeĥaj; Tomasz Chmielik, Mikaelo Bronŝtejn. [2019] Adiaŭ, Krakovo!, 1‑a eldono. ISBN = 978-83-63698-33-1.
- ↑ La hejmon havis mi… en la retbutiko de FEL
- ↑ 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ĉe Radio Racja. Arkivita el la originalo je 2019-12-16. Alirita 2019-12-16.
- ↑ Programo de la 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj de decembro 2019
- ↑ Programo de la 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj (esperante)
- ↑ jen prezento kaj bildo de la enseblo antaŭ la esperanta koncerto de decembro 2022 (esperante)
- ↑ filmo pri la koncerto pri kantoj de Gebirtig iom en Esperanto, pli en la pola de decembro 2022 en la retejo Jutubo