Moraleja de Sayago | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49177 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 297 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 10′ N, 6° 0′ U (mapo)41.1709984-6.0015141Koordinatoj: 41° 10′ N, 6° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 795 m [+] | ||
Areo | 33,7 km² (3 370 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Moraleja de Sayago [moraLEĥa desaĜAgo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Moraleja estas tradukebla etimologie al morusarbaro; aludoj al arboj oftas por loknomoj en tiu areo.
![](../I/Moraleja_de_Sayago_-_igrexa.jpg.webp)
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 33,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 283 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 45 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Alfaraz norde, kaj kun la provinco Salamanko sude.
Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.