Monumento estas:
- Verko arkitektura aŭ skulptura, starigita por transdoni al la posteuloj memoron pri granda(j) homo(j) aŭ memorenda ago aŭ evento.
- Speciala ŝtona artaĵo, metita sur ies tombo, aŭ en preĝejon, je la memoro de mortinto.
- Grava, daŭra verko.
Laŭ Francisko Azorín monumento estas Konstruo starigita por rememori homon, faron ideon.[1] Li indikas etimologion el la latina monumentum, el monendo (montrantre).[2]
Bildaro
- Maŭzoleoj de la Tombejo Rekoleta
- La Taĝ-Mahalo, mendita de la Mogola Imperiestro Ŝaho Jahan, kiel maŭzoleo por lia edzino, Arjumand Banu Begum.
- Nelsona Kolono en Trafalgara Placo, Londono, rememoras Admiralon Horatio Nelson.
- La "Monumento al la Malkovroj" en Lisbono, Portugalio, rememoras la famajn portugalajn esploristojn.
- Völkerschlachtdenkmal Leipzig.
Referencoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 143.
- ↑ Azorín, samloke.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.