La montoĉenoj de Hispanio estas multnombraj kaj okupas preskaŭ duonon de la nacia teritorio. La Pireneoj (en la nordorienta limo de la lando) kaj la Betika Sistemo (sudoriente) estas la plej altaj montoĉenoj kaj situas for de la Hispana Centra Altebenaĵo. Ĉirkaŭ tiu estas la Kantabria Montoĉeno norde, la Iberia Sistemo oriente, kaj Sierra Morena sude. Ene de la Centra Altebenaĵo estas la Centra Sistemo kaj la Montoj de Toledo. Elstaras ankaŭ la insula montoreliefo de la Kanarioj, kiu formas veran komplekson montaran de vulkana deveno kiu eliris el la oceanaj profundoj. Tiusence menciindas la insulo de Tenerife, kie troviĝas kelkaj montoj trimilmetraj.
La hispana reliefo karakteriziĝas pro ĝia alteco, kun meza alteco je 660 metroj, kaj montara se oni komparas ĝin kun la cetero de la landoj de Eŭropo, escepte de Svislando, Aŭstrio kaj la ŝtatetoj Andoro kaj Liĥtenŝtejno, kiel mezuma alteco estas multe pli alta. En la duoninsula Hispanio, la reliefo artikulaciiĝas ĉirkaŭ la granda Hispana Centra Altebenaĵo kiu okupas la plejparton de la centro de la Iberia duoninsulo kaj ĝi havas mezuman altecon je 660 metroj. Ekster la altebenaĵo, troviĝas la basprema zono de la rivero Guadalquivir, situanta en la sudokcidento de la duoninsulo, kaj la de la rivero Ebro, en la nordoriento de la sama. La ĉefaj montaraj sistemoj estas: Pireneoj, Iberia Sistemo, Kantabra Montaro, Hispana Centra Sistemo kaj Betika Montaro.
Pinto | Provinco | Alteco (msnm) |
---|---|---|
Teide | Santa Cruz de Tenerife | 3718 |
Mulhacén | Granado | 3478 |
Aneto | Huesko | 3404 |
Veleta | Granado | 3392 |
Pinto de Llardana | Huesko | 3375 |
Alkazabo | Granado | 3366 |
Monto Perdido | Huesko | 3355 |
Pinto Marboré | Huesko | 3328 |
Pinto Perdiguero | Huesko | 3321 |
Pinto de la Maladeta | Huesko | 3309 |
Fuente: Ĝenerala Direktorio de la Nacia Geografia Instituto de Hispanio |