Urgull | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
monto | |||
Alteco | 123 m | ||
Situo | Hispanio Donostio | ||
Montaro | Sierra de Oriamendi | ||
Geografia situo | 43° 19′ N, 1° 59′ U (mapo)43.324722-1.988889Koordinatoj: 43° 19′ N, 1° 59′ U (mapo) | ||
| |||
Monto Urgull estas monto en la urbo Donostio en Hispana Eŭskio. Ĝi estas plejparte kovrita de arbaro kaj formas la finon de terkapo inter Golfeto de La Konko en la okcidento kaj la buŝo de Rivero Urumeo en la oriento. En la nordo ĝi falas rekte en la Biskajan Golfon, la haveno kaj malnova urbo estas alkroĉitaj al ĝia suda deklivo. Pro ĝia loko kaj la 12,5 metrojn alta statuo de Kristo starigita sur ĝia pinto, ĝi dominas la urbopejzaĝon.
Pro ĝia strategia graveco, jam en la 12-a jarcento konstruiĝis sur la monto kastelo, kiu estis plurfoje detruita kaj rekonstruita kaj adaptita al militaj postuloj. Hodiaŭ ĝi estas konata kiel Castillo de la Mota. En 1924 sur la norda deklivo de la monto estis inaŭgurita armea tombejo por la britaj soldatoj kiuj falis en batalo por la fortikaĵo en 1813 dum la Napoleonaj Militoj. Intertempe, monto Urgull fariĝis populara celloko.
Bildgalerio
- Kapelo kun alkroĉita statuo de Jesuo
- Havena distrikto kaj Monto Urgull nokte
- Ŝtuparo al Castillo de la Mota