Por samtitola artikolo vidu la paĝon Montjuïc (Metroo de Barcelono). |
Montjuïc | |||
---|---|---|---|
Vido de la monto | |||
monto • administrative quarter in Barcelona | |||
Alteco | 185 m | ||
Situo | Barcelono Katalunio Hispanio | ||
Geografia situo | 41° 22′ N, 2° 9′ O (mapo)41.3641666666672.1580555555556Koordinatoj: 41° 22′ N, 2° 9′ O (mapo) | ||
| |||
Montjuïc estas monteto superanta la malnovan urbon kaj malnovan havenon de Barcelono. Multnombraj konstruaĵoj estis konstruitaj tie por la Olimpiaj ludoj de 1992, interalie la Olimpia stadiono Lluís-Companys.
Toponimio
La nomo de Montjuïc verŝajne devenas de la latina Mons Jovis aŭ Mons Jovicius.
Geologio
La monto datiĝas de Paleogeno kaj ĝia alteco sur la supro estas 185 metroj.
Historio
Kolonio de Iberoj verŝajne setlis en la supro antaŭ ol la Romianoj konstruis tie templon dediĉitan al Jupitero, dio de fulmotondro.
Aktivecoj
En Montjuïc troviĝas Botanika Ĝardeno de Barcelono, Arkeologia Muzeo de Katalunio, muzeo de olimpiismo kaj sportoj kaj Fondaĵo Joan Miró.
En parko de Montjuïc ankaŭ troviĝis la Kurejo de Montjuïc kie okazis multnombraj aŭtomobilaj kuradoj interalie la Granda Premio de Hispanio de 1969 ĝis 1975 alterne kun Circuito del Jarama.
La Kastelo de Montjuïc, kiu estis konstruita en la supro de la monteto, enhavas milististan muzeon. Ĝi utilis kiel fortreso kaj malliberejo.
La "Escalada ciclista a Montjuïc" estas bicika kurado kiu okazas en oktobro.
Bildgalerio
- Magia fontano de Montjuïc
- Memorplato de Kurejo de Montjuïc
- Telekomunika turo de Santiago Calatrava
- Vido de Montjuïc el de Parko Güell
- Vido de la Internacia ekspozicio de 1929 el de Plaça de Espanya
Vidu ankaŭ
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Montjuïc en la franca Vikipedio.