Montia parvifolia | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
montio Montia L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La montiacoj (latine Montiaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas 12 ĝis 14 genrojn kaj ĉirkaŭ 110 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas montio.
Kelkaj specioj estas uzataj kiel ornamplantoj kaj malmultaj specioj estas utilplantoj.
Priskribo
Vegetativaj karakterizaĵoj
Estas ubujaraj ĝis multjaraj herbaj plantoj, kelkaj specioj estas duonarbustoj (Montiopsis). Kelkaj specioj estas pli aŭ malpli sukulentaj (ekzemple Lewisia). La internodaĵoj estas mallongaj. Sekundara dikkreskado ekzistas malgrandskale. Ĉe kelkaj specioj la radikoj kaj la bazaj folioj estas dikiĝinta. La folioj ofte staras kune en rozetoj. La folio ofte havas tigoĉirkauantan bazon. La vaksoj sur la kutikulo ekzistas kiel plateto. Ĉiuj plantpartoj esas senharaj.
Generativaj karakterizaĵoj
La floroj sidas unuope en la akseloj kaj tigofine kiel cumoj. Ekzistas kvar ĝis kvin (ĝis naŭ) petalsimilaj involukraj folioj. Ekzistas tri ĝis 100 stamenoj, kiuj kelkfoje estis kunkreskintaj je la bazo. Du ĝis ok karpeloj estas kunkreskinta al epigina ovario. Ekzistas kvar ĝis sep ovoloj. Formigas speco de kapsulfrukto.
La kromosomonombro estas n = 6-13 aŭ pli. La plantoj enhavas betalainoj.
Distvastigo
La familio disvastiĝas vaste en okcidenta Nordameriko kaj okcidenta Sudameriko, sed ankaŭ sur la Karibaj insuloj, en Novzelando kaj sur la ĉeantarktaj insuloj.
Sistematiko
Ekstera sistematiko
Iam la specioj de la familio apspeciojis al la portulakacoj (Portulacaceae) . molekulbiologiaj esplorojmontris, ke la familio de la Montiacoj pli bone estu monofila taksono. Nur restis la genro portulako (Portulaca) en la monofila familio de la portulakacoj. (Applequist et al. 2006, Nepokroeff et al. 2002 und Nyffeler et al. 2008)
Ene de la ordo de la kariofilaloj (Caryophyllales) la montiacoj estas firme parencaj al la Didiereaceae, kaktacoj, Halophytaceae, portulakacoj, Anacampserotaceae, Talinaceae kaj Basellaceae. Tiu ok familioj povas esti rigardataj kiel subordo Portulacineae.
Interna sistematiko
Al la familio Montiacoj apspeciojas jenaj 15 genroj:[3]
- Calandrinia Kunth: kun minimume 14 specioj; el Ameriko vor[4]
- Calyptridium Torr. & A. Gray
- Cistanthe Spach
- Klajtonio ( Claytonia9[5] (Claytonia L.): kunĉ. 27 specioj; el Nordameriko kaj orienta Azio; du esta invadaj specioj en Eŭropo[4]
- Hectorella Hook. f.: nur unu specio:
- Hectorella caespitosa Hook. f.; el Novzelando.
- Lenzia Phil.: nur unu specio:
- Lenzia chamaepitys Phil.; el Ĉilio[4].
- Lewisia Pursh; ĉ. 19 cpecioj, el la okcidenta Nordameriko[4].
- Lewisiopsis Govaerts: nur unu specio:
- Lewisiopsis tweedyi (A.Gray) Govaerts; el Nordameriko.
- Lyallia Hook. f.: nur unu specio:
- Lyallia kerguelensis Hook. f.; sur la Kergelenoj
- Quellkräuter (Montia) L.; mit etwa 12 Specioj[4]
- Montiopsis Kuntze; ĉ. 18 specioj, kij plej ofte venas el Sudameriko,precipe el Ĉilio[4]
- Parakeelya Hershk
- Phemeranthus Raf.: ĉ. 25-30 specioj; el Ameriko [4].
- Philippiamra Kuntze
- Schreiteria Carolin; nur unu specio:
- Schreiteria macrocarpa (Speg.) Carolin; el Argentino[4]
Sinonimo por Montiacoj Raf. estas Hectorellaceae Philipson & Skipworth. <!—la bzionimo de Montiacoj estas Montio Dum.
Laŭ WFO kaj TPL
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (13 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Caryophyllales Juss. ex Bercht. & J.Presl - kariofilaloj
- Montiaceae Raf. - montiacoj
- Claytonia L. - klajtonio
- Claytoniella Jurtzev - klajtonielo**
- Crunocallis Rydb. - krunokalido**
- Erocallis Rydb. - erokalido
- Hectorella Hook. f. - hektorelo
- Lewisia Pursh - levizio
- Limnia Haw. - limnio*
- Lyallia Hook. f. - lialio
- Montia L. - montio
- Montiastrum (A. Gray) Rydb. - montiastro*
- Montiopsis Kuntze - montiopso
- Naiocrene (Torr. & A. Gray) Rydb. - najokreno*
- Oreobroma Howell - oreobromo*
- Parakeelya Hershk. - parakilio
- Phemeranthus Raf. - femeranto
- Reicheella - rejŝeelo
- Montiaceae Raf. - montiacoj
- Caryophyllales Juss. ex Bercht. & J.Presl - kariofilaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
- **genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Fontoj
- Die Familie der Montiaceae bei der APWebsite * Bei DELTA in Portulacaceae enthalten. Arkivigite je 2019-04-17 per la retarkivo Wayback Machine (angla)
- In der Flora of North America sind die Gattungen noch in der Familie der Portulacaceae enthalten. (angla)
- Wendy L. Applequist, Warren L. Wagner, Elizabeth A. Zimmer & Molly Nepokroeff: Molecular evidence resolving the systematic position of Hectorella (Portulacaceae), Systematic Botany, 31, 2006, S. 310-319.
- Reto Nyffeler, Urs Eggli, Matt Ogburn & Erika Edwards: Variations On A Theme: Repeated Evolution Of Succulent Life Forms In the Portulacineae (Caryophyllales), in Haseltonia, 14, 2008, S. 26-36: PDF-Online.
Referencoj
- 1 2 3 Montiaceae ĉe World Flora Online
- 1 2 Montiaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2020-07-04. Alirita 2020-06-13.
- ↑ Reto Nyffeler, Urs Eggli: Disintegrating Portulacaceae: A new familial classification of the suborder Portulacineae (Caryophyllales) based on molecular and morphological data. In: Taxon. Band 59, Nummer 1, 2010, S. 227–240.
- 1 2 3 4 5 6 7 8 David John Mabberley: Mabberley’s Plant-Book. A portable dictionary of plants, their classification and uses. 3. ed. Cambridge University Press 2008. ISBN 978-0-521-82071-4
- ↑ Eckehart J.Jäger (Hrsg.): Rothmaler Exkursionsflora von Deutschland, Gefäßpflanzen Grundband, 20. Aufl., Spektrum, 2011, S. 608.
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets