Montgomery Scott | |
---|---|
fikcia homo • rolulo de Star Trek • fikciulo en televida serio • literatura rolulo • rolulo en bildliteraturo • homo en Star Trek | |
Kreita de | Gene Roddenberry |
Verko | Stela Vojaĝo: La Origina Serio Deep Domain Rules Of Engagement Assignment: Eternity From The Depths Bloodthirst Corona Demons Double, Double The Three-Minute Universe Twilight's End Pawns and Symbols Treaty's Law Spectre The Klingon Gambit Web of the Romulans The Pandora Principle The Fate Of The Phoenix The Prometheus Design Memory Prime The Great Starship Race The Survivor The Cry Of The Onlies The Fearful Summons The Entropy Effect First Strike My Enemy, My Ally Mudd in Your Eye Ghost Walker Home is the Hunter The Rift Death Count Devil World Once Upon a Planet Battlestations! Harbinger Cloak The Final Reflection Enemy Unseen Charlie's Law The Wounded Sky The Ashes Of Eden The Badlands, Book One Doctor's Orders Preserver Ice Trap The Disinherited Prime Directive Vulcan! Federation Shell Game Articles of the Federation The Joy Machine Provenance of Shadows Renegade The Covenant of the Crown The Starship Trap The Rings Of Tautee Probe The Patrian Transgression The Tears of the Singers The Trellisane Confrontation The IDIC Epidemic Timetrap Crossover Enterprise: The First Adventure Final Frontier The Slaver Weapon The Lost Years Dark Victory Traitor Winds Bem A Flag Full of Stars A Singular Destiny Firestorm Surprise! The Time Trap Trek to Madworld Dwellers in the Crucible Generations Faces of Fire Planet Of Judgment Before Dishonor Shadow Lord The Eye of the Beholder The Abode of Life The Counter-Clock Incident Ishmael First Frontier Best Destiny The Kobayashi Maru Crossroad Crisis on Centaurus The Better Man Dreams of the Raven Mutiny on the Enterprise The Vulcan Academy Murders Albatross Trials and Tribble-Ations The Final Nexus Mission to Horatius Perry's Planet Death's Angel Q&A Relics Recovery Shadows On The Sun Black Fire Yesterday's Son Legacy Spock, Messiah! Spock Must Die! Spock's World In Tempest's Wake Star Trek: The Motion Picture The Wrath of Khan The Search for Spock The Voyage Home The Undiscovered Country Captain's Glory Captain's Blood Storming Heaven The Autobiography of James T. Kirk Beyond the Farthest Star Windows on a Lost World The Ambergris Element Uhura's Song Vulcan's Glory How Much For Just The Planet? The Starless World World Without End The Price Of The Phoenix Time for Yesterday Sanctuary Killing time The Two-Front War Chain of Attack The Galactic Whirlpool Where No Man Has Gone Before For the World Is Hollow and I Have Touched the Sky The Tholian Web The Empath Is There in Truth No Beauty? Day of the Dove Plato's Stepchildren Wink of an Eye That Which Survives A Taste of Armageddon The Man Trap The Corbomite Maneuver Mudd's Women Operation: Annihilate! Who Mourns for Adonais? The Galileo Seven The Counter-Clock Incident The Paradise Syndrome More Tribbles, More Troubles The Naked Time The Enemy Within The City on the Edge of Forever Star Trek: Starship Creator Assimilation², Issue 3 Return to Babel Star Trek Trexels The Star Trek Book Hegemony |
Rolita de | James Doohan, Simon Pegg, Martin Quinn |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | skota |
Ekipita per | kilto |
Naskiĝis | 2222 en Linlithgow, Skotlando |
Okupo | chief engineer |
Leŭtenanto komandanto Montgomery „Scotty“ Scott estas rolo el la fikcia universo de la sciencfikciaj filmoj Star Trek. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj li estis gvida inĝeniero de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A). Lian rolon en la serio de al 1960-aj jaroj ludas la aktoro James Doohan. La vojon de Montgomery Scott al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo Star Trek de 2009, kie la rolon de la juna Montgomery Scott transprenas la aktoro Simon Pegg.
Montgomery Scott naskiĝis en Linlithgow, Skotlando dum la jaro 2222, kaj parolas angle kun forta skota akĉento. Sur la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A), li havas la rangon de leŭtenanta komandanto kaj estas la dua oficiro de la stelŝipo. Li prezentiĝas kiel genia inĝeniero kaj maŝinisto, kiu per ampleksaj teknikaj scioj kaj spertoj trovas surprizajn kaj malkutimajn solvojn por teknikaj problemoj, kiuj por ĉiuj aliaj ŝajnas nesolveblaj. Kutime la kapitano petas lin taksi, kiom da tempo bezonos vivnecesa riparo, poste postulas ke la riparo devos ebli en nur ono de la tempo taksata de Scotty, kaj ĉiam la inĝeniero sukcesas plenumi la savan riparon ene de la "nerealisme" malgranda tempokvanto postulata de la kapitano. Montgomery Scott havas iom melankolikan karakteron, kaj montras tre emocian, "patrosimilan", ligon al la stelŝipo. Kvankam li foje komandas la stelŝipon kiam kaj la kapitano James T. Kirk (William Shatner) kaj la unua oficiro Spock (Leonard Nimoy) agas ekster la ŝipo, Scotty foje asertas ke li "neniam deziris esti io alia ol inĝeniero".
Ankaŭ Montgomery Scott post sia profesia vivo en la stelŝipo Enterprise, en gasta rolo ankoraŭfoje aperas en la televida serio Star Trek: La sekva generacio. En la epizodo "Vizito de la malnova Enterprise" li estas savata el la kosmotransporta bufro de fiaskiĝinta stelŝipo. Tiel ankaŭ li - simile al lia kolego Leonard McCoy - transportiĝas 75 jarojn en la estontecon. Dum la fiaskiĝo de la transporta stelŝipo li estis ĵus pensiiĝanta kaj havis la rangon de kapitano. Fine de la epizodo "Vizito de la malnova Enterprise" li ricevas transportileton kaj forflugas.