Montcherand
Blazono de Montcherand
Blazono de Montcherand
Blazono de Montcherand
Montcherand
Montcherand
Vilaĝeniro de Montcherand
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
DistriktoVaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj 46° 43′ 57″ N  30′ 38″ O / 46.73250 °N, 6.51056 °O / 46.73250; 6.51056 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 57″ N  30′ 38″ O / 46.73250 °N, 6.51056 °O / 46.73250; 6.51056 (mapo)
Nombro de loĝantoj452
Areo3,06 km²
Alteco556 m super marnivelo
Poŝtkodo1354
Komunumkodo5756
Mapo de Montcherand
Mapo de Montcherand
Mapo de Montcherand

Montcherand estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 452 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

La komunumo Montcherand situas inter Orbe kaj Vallorbe ĉe la sudorienta bordo de la rivero Orbe. La komunumo konsistas el la partoj Montcherand kaj Creux au Loup. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,06 km², de kiuj 29,1% estas kovritaj de arbaro, 53,6% servas por agrikulturo kaj 13,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Montcherand limas en nordo al Valeyres-sous-Rances, en oriento al Orbe, en sudo al Agiez, en okcidento al Les Clées, kaj en nordnordokcidento al Sergey.

Trafiko

Tra Montcherand pasas la kantona ĉefvojo n-ro 132 de Orbe al Vallorbe. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9, kiu en nordo pasas tra la komunuma teritorio situas tri kilometrojn okcidente de la komunumo en Les Clées. Pere de la poŝtaŭtolinio de Orbe al Vallorbe la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Montcherand datiĝas el la jaro 1324 kiel Montcherant. Dum mezepoko Montcherand estis sub la regado de la Senjorujo Les Clées kaj apartenis al la Priorejo Baulmes. Sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Montcherand apartenis al la Voktejo Yverdon.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.