Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
---|---|
biomo • WWF biome [+] | |
Vikimedia Komunejo: Montane grasslands and shrublands [+] | |
Biomoj | |
---|---|
Tersupraĵaj biomoj | |
Tundro | |
Tajgo | |
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
Mezvarmaj koniferarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Dezertoj kaj kserofitaroj | |
Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
Ĉeriveraj areoj | |
Malsekejo | |
Akvaj biomoj | |
Lageto | |
Marbordo | |
Mangrovo | |
Algarbaroj | |
Koralrifoj | |
Neritika zono | |
Kontinenta plataĵo | |
Pelaga zono | |
Benta zono | |
Varmaj fontoj | |
Malvarmaj submarfontoj | |
Aliaj biomoj | |
Enroka biomo | |
La montaraj herbejoj kaj arbustaroj estas biomo difinita fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La biomo ampleksas herbejojn kaj arbustarojn de alta altitudo tra la mondo.
La montaraj herbejoj kaj arbustaroj situantaj super la arbolimo kutime estas konataj kiel altamontaraj tundroj, kaj troviĝas en montaraj regionoj tra la mondo. Kriplaj sub-altamontaraj arbaroj estas konataj kiel kriplarbaroj, kaj troviĝas ĵus sub la arbolimo, kie malmildaj, ventaj cirkonstancoj kaj malriĉaj grundoj kreas nanajn kaj tordigitajn arbarojn de malrapide kreskantaj arboj.
La montaraj herbejoj kaj arbustaroj, precipe en subtropikaj kaj tropikaj regionoj, ofte disvolviĝis kiel virtualaj insuloj, disigitaj de aliaj montaraj regionoj per pli varmaj, malpli altaj regionoj, kaj multfoje gastigas multajn diferencajn endemiajn plantojn kiuj disvolviĝis reagante sur malvarma, humida klimato kaj abunda sunlumo. Karakterizaj plantoj de tiuj vivmedioj prezentas adaptiĝojn kiel rozetajn strukturojn, vaksajn supraĵojn, kaj foliojn kun multaj triĥomoj (plantharoj).
Unika karakterizo de multaj humidaj tropikaj montaraj regionoj estas la ĉeesto de gigant-rozetaj plantoj por varieco de plantofamiloj, kiel lobelio (Lobelia) (afrotropiso), Puya (neotropiso), Cyathea (Novgvineo), kaj Argyroxiphium (Havajo).
La plej vastaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj konstituas la neotropisajn paramojn de la Andoj. Tiu ĉi tipo de biomo ankaŭ troviĝas en la montaroj de orienta kaj sudorienta Afriko, Monto Kinabalu en Borneo, la plej altaj altitudoj de Okcidentaj Ghatoj en suda Hindujo kaj en la Centraj Altaĵaroj de Novgvineo.
Kie la cirkonstancoj estas pli sekaj, oni trovas montarajn herbejojn, savanojn, kaj duonarbarojn, kiel Etiopajn Altaĵojn, kaj montarajn stepojn, kiel la stepojn de Tibeta Altebenaĵo.
Ekoregionoj
Aŭstralaziaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
---|---|
AA1001 Aŭstrali-alpaj montaraj herbejoj | Aŭstralio |
AA1002 Centra-montaraj subaltmontaraj herbejoj | Aŭstralio |
AA1003 Montaraj herbejoj de South Island | Nov-Zelando |
Neotropisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
---|---|
NT1001 Centr-andaj sekaj punaoj | Argentino, Bolivio, Ĉilio |
NT1002 Centr-andaj punaoj | Argentino, Bolivio, Peruo |
NT1003 Centr-andaj humidaj punaoj | Bolivio, Peruo |
NT1004 Centr-andaj paramoj | Ekvadoro, Peruo |
NT1009 Zakatonalo | Meksiko |
Orientalisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
---|---|
IM1001 Kinabalu-montaj alpaj herbejoj | Malajzio (Sabaho) |
Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
---|---|
PA1006 Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo | Afganio, Barato, Ĉinio, Pakistano |
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo | Irano, Turkmenio |
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo | Maroko |
PA1012 Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj | Afganio, Barato, Ĉinio, Pakistano |
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo | Ĉinio |
PA1014 Pamir-alpaj dezerto kaj tundro | Afganio, Ĉinio, Kirgizio, Taĝikio |
PA1015 Ĉilianaj subalpaj herbejoj | Ĉinio |
PA1016 Sajanaj alpaj herbejoj kaj tundro | Mongolio, Rusio |
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj | Ĉinio |
PA1018 Sulajmanaj alpaj herbejoj | Afganio, Pakistano |
PA1019 Tjanŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj | Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio |
PA1020 Tibet-altebenaĵaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj | Ĉinio |
PA1021 Okcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj | Barato, Nepalo |
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo | Ĉinio |
Eksteraj ligiloj
- angle Montaraj herbejoj kaj arbustaroj : listo de ekoregionoj (WWF). Arkivigite je 2012-11-27 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Montaraj herbejoj kaj arbustaroj : tutmondaj 200-unuoj. Arkivigite je 2009-12-09 per la retarkivo Wayback Machine