Montara budo (germane: Bergbauden) estas tipo de montara kabano, kiu aperas plejparte en Gigantmontaro. Devene temis pri ŝirmaj montaraj loĝlokoj por paŝtistoj de brutaro. Kutime temis pri konstruaĵoj konstruitaj el metitaj unu sur la alia traboj kun ŝinda tegmento kun du ĉambroj kaj stalo. Somere ili servis kiel loĝlokoj por paŝtistoj kaj lignohakistoj.

Ĉirkaŭ la jaro 1850 ili komencis esti interesaj ankaŭ por montara turismo. Ĉirkaŭ fine de la 19-a jarcento jam multaj servis kiel hosteloj por turistoj kaj pro tiu celo ili estis disvastigataj, por ke ili povu gastigi kaj loĝigi kreskantan kvanton de gastoj. Samtempe ankaŭ estiĝadis tute novaj montaraj budoj.

Multaj historiaj budoj devis esti post la jaro 1990 pro kialo de averia stato fermitaj kaj detruitaj. Aliaj estis renovigitaj, akomodigitaj al la nova epoko kaj denove malfermitaj.

En Polllando la montaraj budoj estas markataj kiel Schronisko turystyczne.

Ekzemploj

Špindlerova bouda en la jaro 2007
Luční bouda en la jaro 2007
Bártlova bouda en la jaro 2012
Hamplova bouda en la jaro 2006
Budo de princo Georgo sur bildkarto sendita en la jaro 1921

Ĉeĥio

Gigantmontaro:

  • Labská bouda
  • Luční bouda
  • Martinova bouda
  • Špindlerova bouda
  • Vosecká bouda
  • Výrovka
  • Vrbatova bouda
  • Česká bouda sur Sněžka
  • Petrova bouda
  • Rennerova bouda

Jizera montaro:

  • Bártlova bouda

Pollando

Gigantmontaro:

  • Schronisko Dom Śląski
  • Schronisko Odrodzenie
  • Schronisko na Szrenicy
  • Malnova silezia budo (Schronisko pod Łabskim Szczytem)
  • Nova silezia budo (Schronisko na Hali Szrenickiej)
  • Bouda u Sněžných jam
  • Hamplova bouda
  • Bouda u Małeho Stawu
  • Slezská bouda sur Sněžka
  • Bouda prince Jindřicha

Jizera montaro:

  • Schronisko Na Stogu Izerskim

Germanio

Supra Luzacio:

Ercmontaro:

  • Geisingberg-Baude sur Geisingberg
  • Bergbaude Kohlhaukuppe sur Kohlhaukuppe
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.