Monta rokturdo, masklo
Monta rokturdo, ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Monticola erythronotus (Lavauden, 1929) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Monta rokturdo (Monticola erythronotus) estas kantobirdo de la familio de Muŝkaptuledoj, iam lokitaj en la Turdedoj kune kun la aliaj Rokturdoj. Ĝi estis dumlonge inkludata en la Arbara rokturdo (M. sharpei) kiel subspecio, sed ĝi estas kutime konsiderata separata specio nuntempe.
Ĝi estas endemia de Madagaskaro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj. La specio estas minacata pro habitatoperdo.
Kiel aliaj rokturdoj temas pri specio, kies masklo havas bluajn kapon kaj kolon, pli malhelajn flugilojn kaj ruĝecajn subajn partojn; kiel distingilo oni povas diri, ke diference de la Bensona rokturdo la limo inter blua gorĝo kaj ruĝeca brusto estas klare limigita pli supre tiel ke ankaŭ la brusto estas tute ruĝeca.
Referencoj
- BirdLife International (BLI) (2004). Monticola erythronotus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 26a Julio 2007.