Mont-Tramelan | |
---|---|
Blazono de Mont-Tramelan | |
Lernejo de Mont-Tramelan | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berna Ĵuraso |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Courtelary |
Geografia situo | CH1903: 570876 / 229289 (mapo)47.2138888888897.0541666666667Koordinatoj: 47° 13′ N, 7° 3′ O; CH1903: 570876 / 229289 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 120 |
Areo | 4,63 km² |
Alteco | 1060 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2723 |
Komunumkodo | 0437 |
Mapo de Mont-Tramelan | |
Mont-Tramelan estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 120 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Mont-Tramelan situas en la Berna Ĵuraso sur alteco de 1060 m s.m. ĉe la suda marĝeno de la altebenaĵo de la Franches-Montagnes. La komunumo, kiu ne disponas pri centra vilaĝo konsistas el la setlejogrupoj Les Vacheries Brunier kaj Pré Vanne, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,63 km², de kiuj 37,7% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo kaj 2,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Mont-Tramelan limas en nordo al Tramelan, en oriento al Corgémont, en nordoriento al Cortébert, en sudo al Courtelary, kaj en okcidento al La Chaŭ-des-Breuleux.
Trafiko
Tra Mont-Tramelan kondukas la vojo n-ro 248.1 de Les Breuleux al Tramelan kaj kondukas vojo de Mont-Tramelan al Saint-Imier. Per poŝtaŭtolinio de Saint-Imier al Tramelan la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Mont-Tramelan datiĝas el la jaro 1647 kiel la Montagne. En la jaro 1570 la episkopo de Bazelo donis en la regiono de Mont-Tramelan azilon al anabaptistoj, kiuj fuĝis el Emme-Valo. Komence de la 17-a jarcento setlistoj el Neŭŝatelo fondis la komunumon Montagnes de la paroisse de Tramelan, kiu en la jaro 1685 estis rekonita de la episkopo de Bazelo.[3] De 1797 ĝis 1815 Mont-Tramelan kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Mont-Tramelan voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Mont
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Christine Gagnebin-Diacon: Mont-Tramelan en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-27)
- ↑ Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Erguel en Historia Leksikono de Svislando (2005-11-15)
- ↑ Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Courtelary (oficdistrikto) en Historia Leksikono de Svislando (2005-03-08)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mont-Tramelan – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|