Monstranco (alia vorto laŭ PIV estas hostimontrilo) estas ilo por montri la konsekritan hostion, la korpon de Kristo, en la katolika liturgio. En la monstranco oni ekspozicias la Plejsanktaĵon por adorado. Oni portas la monstrancon dum eŭkaristiaj procesioj, prefere je la festo de la Korpo kaj Sango de Kristo, kaj oni utiligas ĝin por doni la sakramentan benon.
Teknike monstranco estas malgranda, plej ofte ronda, vitra montrofenestro kun trunko kaj piedo. La hostio estas tenata per eta lunarkforma tenilo, la hostiingo aŭ luneto (latine: lunula), kiun oni povas enŝovi de malantaŭe en la fenestron de la monstranco. Kiam la hostio ne estas ekspoziciita, ĝi estas enŝovita pere de la hostiingo en hostiujon (greke: pyxis), kiun oni gardas en la tabernaklo.
Ekde la 13-a jarcento ĝis hodiaŭ oraĵistoj kaj arĝentaĵistoj verkis artajn monstrancojn, ekzemple:
- en la gotiko kiel turo, lanterno aŭ altarretablo
- en la renesanco kiel disko
- en la baroko kiel radianta suno
- en la nuntempo en modernaj, ofte pripensindaj formoj
Oni bildigis sur monstrancoj ekzemple
- la genealogion de Jesuo
- la Virgulinon, kiu portas la hostion en sia utero
- la diocezajn sanktulojn
- la vivoarbon
- eĉ la marbatalon de Lepanto
Monstrancsimilaj estas foje ankaŭ relikvujoj.