Monsieur Batignole
filmo
Originala titolo Monsieur Batignole
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2002
Ĝenro komedia dramo, filma dramo, milita filmo
Reĝisoro(j) Gérard Jugnot
Produktisto(j) Dominique Farrugia
Scenaro Gérard Jugnot
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Khalil Chahine
Rolantoj Alexia Portal  Arthur Jugnot  Damien Jouillerot  Daphné Baiwir  Élisabeth Commelin  Éric Civanyan  Gérard Jugnot  Hubert Saint-Macary  Jean-Marie Winling  Jean-Paul Rouve  Jules Sitruk  Michèle Garcia  Philippe du Janerand  Sam Karmann  Ticky Holgado  Wolfgang Pissors  Yves Lavandier
IMDb

Monsieur Batignole (Sinjoro Batignole) estas franca filmo de Gérard Jugnot aperinta en 2002.

Temo

Dum la okupacio de Francio, S-ro Batignole estas senproblema pariza buĉisto kies filino estas edziĝonta al Pierre-Jean Lamour, sentalenta verkisto de teatraĵoj kaj kunlaboranto kun Germanoj. Iun tagon, Simon, juda infano, alvenas ĉe li kaj petas azilon ĉar liaj gepatroj estis arestitaj de franca polico: li pensis retrovi ilin en sia antaŭa domo. Edmond Batignole tiam akceptas gastigi lin en subtegmenta ĉambro kaj nutri lin. Li mensogas al sia familio por gardi lin sekure kaj decidas gastigi lin en la kelon. Iun tagon, li malkovras ke la kuzinoj de Simon estas kaŝitaj de pordistino, norde de Parizo. Poste, kiam li iras en la kelon por vidi Simon-on, li vidas lin manĝantan kun ili; lia bofilo, surprizita, enrompas en la kelon per hakilo kaj malkovras la judajn infanojn. Tiu ĉi tiam alvokas la Gestapon kaj minacas al S-ro Batignole. Kiam polico alvenas, Pierre-Jean estas mortinta kaj Edmond eskapis kun la infanoj. Post tio, ili foriras ĝis la svisa landlimo dank' al pastro kiu akompanas kaj ŝirmas ilin.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

  • Gérard Jugnot: Edmond Batignole
  • Jules Sitruk: Simon Bernstein
  • Jean-Paul Rouve: Pierre-Jean Lamour
  • Michèle Garcia: Marguerite Batignole
  • Alexia Portal: Micheline Batignole
  • Götz Bürger: Leŭtenanto-kolonelo SS Spreich
  • Damien Jouillerot: Martin
  • Violette Blanckaert: Sarah Cohen
  • Daphné Baiwir: Guila Cohen
  • Sam Karmann: Max Bernstein
  • Ticky Holgado: Lucien Morel
  • Elisabeth Commelin: Irène
  • Sylvie Herbert: Pordistino en Montmartre
  • Hubert Saint-Macary: Leŭtenanto de Ĝendarmoj
  • Daniel Martin: Brigadisto Albert
  • Philippe Du Janerand: René
  • Karine Pinoteau: Flegistino en stacidomo
  • Marie-Gaëlle Cals: Edwige
  • Ursula Deuker: Sekretariino de Spreich
  • Éric Civanyan: Galeriisto
  • Wolfgang Pissors: Suspektema SS soldato
  • Nadine Spinoza: Rachel Bernstein
  • Yves Lavandier: Léon Batignole
  • Arthur Jugnot: Arthur
  • Christophe Rouzaud: Kontrabanda pastro
  • Jean-Marie Winling: Sacha Guitry
  • Thierry Heckendorn: Komisaro
  • Marie-Hélène Lentini: Sinjorino Taillepied
  • Jean-Louis Deville: Ĝendarmo en stacidomo

Rekompenco

  • César por plej bona vira espero en 2003 al Jean-Paul Rouve.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.