Monroyo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44652 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 315 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 47′ N, 0° 2′ U (mapo)40.7879934-0.032535499999994Koordinatoj: 40° 47′ N, 0° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 857 m [+] | ||
Areo | 79,234137 km² ( 792 3.4 137 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Monroyo [+] | |||
Monroyo [monROĝo] (Mont-roig de Tastavins aŭ Montroig en kataluna, Ruĝa Monto esperante) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres.
Geografio
Ĝi estas je 155 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 857 msm de altitudo. La municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko en kiu ĝi limas kun kvar aliaj samkomarkaj municipoj; ĝi komunikas laŭ la nacia ŝoseo N-232a sude kun Torre de Arcas, norde kun La Cerollera kaj oriente laŭ la regiona ŝoseo A-1414 kun Peñarroya de Tastavins. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo kun Sierra Monroyo nordokcidente, Sierra Sabinosos sude kaj Sierra Molinera norde. La rivero Tastavins faras orientan limon kaj ricevas akvon el la rivero Monroyo. La altitudo gamas inter 1207 m en la suda pinto (Camiseta) kaj 570 m nordoriente, borde de la rivero Tastavins.
Nordokcidente: La Cerollera | Norde: La Cerollera kaj Ráfales | Nordoriente: Ráfales kaj Fuentespalda |
Okcidente: La Cerollera kaj Torre de Arcas | Oriente: Fuentespalda kaj Peñarroya de Tastavins | |
Sudokcidente: Torre de Arcas | Sude: Herbés (Kasteljono) | Sudoriente: Peñarroya de Tastavins |
La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.
Historio
La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis multe.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Monroyo kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 318 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.
Aktualo
Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo.