Mongolio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
Mongoliaj sportistoj unue en 1964 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala mongolia teamo partoprenas la somerajn kaj vintrajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1984, kiam la teamo aliĝis al sovetunia bojkoto en protesto kontraŭ Usono, kaj en la Vintra Olimpiko 1976. Kvankam en la vintraj olimpikoj ĝis inkluzive de la Vintra Olimpiko 2022 ankoraŭ neniam atingiĝis olimpika medalo, tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 2 orajn, 11 arĝentajn kaj 17 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 85-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
La Mongolia Nacia Olimpika Komitato (mongole Монголын Үндэсний олимпийн хороо) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1956 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1962.