Mongeville
televida serio
Origina lando Francio
Reĝisoro Jacques Santamaria
Amplekso
Sezonoj 7
Epizodoj 26
Elsendo
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb

Mongeville estas franca polica televida serio produktita de Son & Lumière, kreita de Jacques Santamaria, kaj elsendita en "France 3" ekde la 13-a de aprilo 2013. La serio estas ĉesigita, laŭ la deziroj de la televidkanalo, kaj la lasta epizodo estis elsendita la 27-an de novembro 2021.

Ĝi estas denove elsendita en "Polar+", poste en "C8".

Temo

Emerita enketa juĝisto, sed bona detektivo en plena agado, Antoine Mongeville enmiksiĝas en la misterajn enketojn de sia juna protektatino, Valentine Duteil, kapitano de la juĝa polico de Bordeaux. De epizodo 23, la teamo estas transigita al Liono.

Rolularo

  • Francis Perrin: Juĝisto Antoine Mongeville
  • Marie Mouté: Leŭtenanto Axelle Ferrano (sezono 1, 3 epizodoj)
  • Gaëlle Bona: Leŭtenanto poste Kapitano Valentine Duteil (ekde sezono 2)
  • Pierre Aussedat: Komisaro Michel Briare
  • Christiane Bopp: Doktoro Pauline Duchêne, jurmedicinisto (ekde sezono 1)
  • Jean-Philippe Lachaud: Leŭtenanto Stéphane Veillon (ekde sezono 1)
  • Roland Copé: Lucien Belfon (epizodoj 1 kaj 2)
  • Isabelle Petit-Jacques: Patrino de Axelle Ferrano (epizodo 2)
  • Gauthier Baillot: Kapitano Julien Lemaire, komandanto de la grupo de Axelle Ferrano (sezono 1 kaj sezono 2 epizodo 1)
  • Léa Wiazemsky: Laurence Mongeville, filino de juĝisto Mongeville (ekde epizodo 3, sezono 1)
  • Gabrielle Forest: Jeanne Mongeville, edzino de juĝisto Mongeville (ekde epizodo 3, sezono 1)
  • Marc Depond: Sylvestre (epizodoj 2, 3)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.