La Mondkonferenco menoanisma (angle: Mennonite World Conference, MWK) estas internacia asocio de 100 menoanismaj eklezioj kaj komunumaroj originantaj de radikaj anabaptistmuloj. Tasko ĉefa estas flegi la senton komunan inter la diversaj grupoj sed ankaŭ la antaŭenigo de ekumenaj demandoj kune kun aliaj kristanoj.

Regule okazas konferencoj en la pli konkreto senco de la vorto. La lastpasinta estis en julio 2015 en Harrisburg (Pensilvanio) kun pli ol 8.000 partoprenintoj [1]. Antaŭe estis konferencoj ekz. en Asunciono aŭ en 2003 eĉ en Zimbabvo (la unua okazinta en Afriko).

Historio kaj priskribo

La unua tia konferenco fariĝis en 1925 en Bazelo okaze de la datreveno 400-a post la fondiĝo de la unua anabaptisma komunumo en Zuriko. Subtenadis tion ege la germana pastoro Christian Neff. Do jubileo 75-jara festitis en la jaro 2000.

Krom la grandaj internaciaj konferencoj ĉiun trian jaron okazas membrokunvenoj grandaj al kiuj sendatas delegitoj el la tuta mondo. Ekster tio oni engaĝiĝis en diversaj projektoj temantaj ekz. pri paco kaj evolu(ig)o de la homaro kaj de la fido. Januare la konferencanoj alvokas al monda komuna festodimanĉo, ĉar en la 21-a de januaro 1525 estiĝis en Zuriko la unua menoanisma komunumo. Tion memoru ĉiuj samkredantoj en al tuta mondo.

Membro-eklezioj en Germanlingvio estas:

  • Arbeitsgemeinschaft Mennonitischer Gemeinden in Deutschland
  • Konferenz der Mennoniten der Schweiz

Ligoj intimaj ekzistas kun Mennonite Central Committee (MCC).

Konferencoj

jaro loko temo
1925Basel, CHDatreveno 400-a fondiĝa de la movado
1930Gdansk, PLMennonite Relief Efforts
1936Amsterdam kaj Elspeet, NLKonvertiĝo de Menno Simons
1948Goshen, Indiana kaj North Newton, USne plu konata
1952St. Chrischona, CHLa Eklezio de Kristo kaj ĝia komisi(iĝ)o
1957Karlsruhe, DELa evangelio de Jesuo Kristo monde
1962Kitchener, Ontario, CALa sinjoreco de Kristo
1967Amsterdam, NLLa atesto de la Sankta Spirito
1972Curitiba, BRJesuo Kristo repaciganta
1978Wichita, Kansas, USReĝejo de Dio en mondo ŝanĝiĝanta
1984Strasbourg, FRLa Dia popolo servadas en espero
1990Winnipeg, CAAtesti Dion en la hodiaŭa mondo
1997Calcutta, INAŭskultu kion la Spirito rakontas al la Eklezioj
2003Bulawayo, ZWDividi donacojn en sufero kaj ĝojo
2009Asunción, PYKuniĝo sur la vojo de Jesuo Kristo
2015Harrisburg, Pennsylvania, USMarŝadi kun Dio

Literaturo

  • C. Arnold Snyder (2002): Täuferische Saat - weltweites Wachstum. Die historische Mitte täuferischer Identität. Agape. ISBN 978-3887441036.
  • Tim C. Lind & Pakisa Shimika (2006): Teilen, was wir sind und haben. Als Kirche weltweit geben und empfangen. Neufeld Verlag, Schwarzenfeld.ISBN 978-3-937896-27-4.
  • Bernhard Ott (2007): Shalom. Das Projekt Gottes. Agape. ISBN 978-3887442033.
  • Alan Kreider, Eleanor Kreider & Paulus Widjaja (2008): Eine Kultur des Friedens. Gottes Vision für Gemeinde und Welt. Neufeld Verlag, Schwarzenfeld.ISBN 978-3-937896-63-2.
  • Alfred Neufeld (2008): Was wir gemeinsam glauben. Täuferisch-mennonitische Überzeugungen. Neufeld Verlag, Schwarzenfeld. ISBN 978-3-937896-68-7.

Eksteraj ligiloj

Notoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.