
La 20a monda ĵamboreo en Tajlando (2002-2003).
Monda Ĵamboreo estas tre granda internacia skolta renkontiĝo.
Ĵamboreo ŝajne estas anglalingva vorto zulu-devena, kiu signifas "renkontiĝo" kaj kiu estis ekuzita de Baden-Powell, la fondinto de skoltismo, por priparoli skoltajn renkontiĝojn.
Ĉiun kvaran jaron okazas monda ĵamboreo, kiu arigas skoltojn de ĉie.
Organizas la ĵamboreon landa skolta asocio (aŭ, en landoj kie estas pluraj asocioj, landa skolta organizo) sub kontrolo de la Monda Organizo de la Skolta Movado (MOSM).
Ĵamborea kalendaro
- 1920 : 1a monda ĵamboreo en Londono (
Britio)
- 1924 : 2a monda ĵamboreo en arbaro Ermelunden norde de Kopenhago (
Danio)
- 1929 : 3a monda ĵamboreo en Birkenhead (
Britio)
- 1933 : 4a monda ĵamboreo en Gödöllö (
Hungario)
- 1937 : 5a monda ĵamboreo en Bloemendaal (
Nederlando)
- 1947 : 6a monda ĵamboreo en Moisson (
Francio)
- 1951 : 7a monda ĵamboreo en Bad Ischl (
Aŭstrio)
- 1955 : 8a monda ĵamboreo en Niagara-on-the-Lake (
Kanado)
- 1957 : 9a monda ĵamboreo (« jubileo de B-P ») en parko de Sutton (
Britio)
- 1959 : 10a monda ĵamboreo en Laguna (
Filipinoj)
- 1963 : 11a monda ĵamboreo en Maratono (
Grekio)
- 1967 : 12a monda ĵamboreo ĉe ŝtata lago Farragut (
Usono)
- 1971 : 13a monda ĵamboreo en Fuĵinomija (
Japanio)
- 1975 : 14a monda ĵamboreo en Lillehammer (
Norvegio)
- 1979 : Monda ĵamboreo organizita en
Irano, sed ne okazis pro politika situacio de la lando.
- 1983 : 15a monda ĵamboreo en Kananaskis, Kanada Rokmontaro (
Kanado)
- 1987 : 16a monda ĵamboreo en Sidnejo (
Aŭstralio)
- 1991 : 17a monda ĵamboreo en nacia parko de Soraksan (
Sud-Koreio)
- 1995 : 18a monda ĵamboreo en Dronten (
Nederlando)
- 1998-1999 : 19a monda ĵamboreo en Picarquin, komunumo Mostazal (
Ĉilio)
- 2002-2003 : 20a monda ĵamboreo en Sattahip (
Tajlando)
- 2007 : 21a monda ĵamboreo en Chelmsford (
Britio). Tiu ĵamboreo celebris la centjariĝon de skoltismo.
- 2011 : 22a monda ĵamboreo en Kristianstad
Svedio
- 2015 : 23a monda ĵamboreo ĉe plaĝo Kirara, Jamaguĉi
Japanio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.