Monastero estas uzata ofte por esperantigi lokojn nomatajn Münster germanlingve, ekzemple la urbon Münster en Nordrejn-Vestfalio.
Oni trovos liston de lokoj kun la nomo "Münster" en la specifa apartigilo:
- Münster (apartigilo).
Aldone, estas ankaŭ lokoj nomataj ĝuste Monastero en Italio:
- Monastero Bormida, Monastero di Vasco, Monastero di Lanzo, urbetoj en Piemonto, Italio
Aliaj loknomoj devenas de la sama origino (la latina vorto monasterium = monaĥejo): Minster en la angla (ekzemple Westminster), Moutier/Moutiers en la franca (ekzemple Moutier en Svislando kaj la insulo Noirmoutier), Monasterio en la hispana ktp.
Laŭ Francisko Azorín monastero estas Granda monaĥejo en la kamparo.[1] Li indikas etimologion el la greka monasterion, el monos (soleco), kaj de tie la latina monasterium. Kaj li aldonas la terminon polikliniko.[2]
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 142.
- ↑ Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.