vido al la iama klostro de Weißenborn: ĝuste tie troviĝis ankaŭ haltejo de la Ruhla-fervojlinio
la rokaro Heiligenstein tuj ĉeklostre

Monaĥejo Weißenborn (germane Kloster Weißenborn) estis konvento de la vilhelmanoj en Thal, kvartalo de Ruhla, Germanujo. Ĝi ekzistis inter 1253 kaj 1536 kaj la nuna paroĥa kirko estis iam monaĥeja.

Graveco

Troviĝis tie ĉi la unua konvento de la vilhelmanoj en Norda Germanujo. De ĉi tie ankaŭ la aliaj samordenaj klostroj en Turingio kaj Frankonio estis apogitaj, nome Sinnershausen (1292/93), Wasungen (1299), Mülverstedt (1323), Tonna (1396) kaj aliaj. La fondo iĝis en tempo de grava fazo en la historio de la landgraflando Turingio ĉar post la formorto de la ludovikidoj la regantaj klasoj devis alfronti la militon pri turingia-hesia sukcedo (1247–1264). La tuto ankaŭ dependis de decido esti por aŭ malpor la wettin-oj.

Historio

la kampero Mönchsfeld okcidente de la vilaĝo kiu konsideriĝas konventa lulilo

Ĉe la meza fluo de Erbstrom troviĝas la loko Weißenborn kuŝante ĉe la piedo de la tre malnova kaj nun ruina Kastelo Scharfenberg. Inter la burgestroj meze de la 13-a jarcentoj nombriĝis multaj kavaliro el la familio Slune, flanka linio de la senjoroj de Schlotheim, landgrafaj servistoj. Ili ankaŭ rolulis kiel ministroj por Abatejo de Fulda kaj estis donacintaj al la frokuloj, kun permeso de la landgrafoj, la herbaron Mönchsfeld. La fondo-akto datumas de 1253 sed ne tute kvin dekoj da jaroj pli malfrue oni serĉis pli centran loko proksime de la rokaro Heiligenstein por novkonstruoj.

La konventofondiĝo nur eblis danke al la helpo de la monaĥoj de Bernardfagne apud Ferrières (Belgio): ĉar de tie alvenis kvin frokuloj sub la gvidado de la unua prioro Danielo. Estante ordeno almozanta ili rajtis kelkfoje ankaŭ pretigi indulgencon. La ĉefa taskaro estis prizorgo de vojaĝantoj kaj malsanuloj kaj sekve ekzistis daŭra ligo kun la hospitalo de la landgrafa urbo Weißensee.

Dum la dua fazo de la klostra historio, kiu komenciĝis per la novkonstruo ĉe Heiligenstein-rokaro, la senjoroj de Salza iĝis novaj burgposedantoj kaj ŝirmvoktoj. La burgokapelo tiutempe iĝis pilgrima loko kaj la monaĥoj gajnis la privilegion de pligrandigita mon-donackolekta areo kiu etendiĝis norden ĝis Nebra. Malgraŭ kromaj donacoj la ekzisto de la weißenborn-aj vilhelmanoj ne dum la tuta tempo estis sekurigebla. Ĉar ilia nombro malkreskis oni ankaŭ plendis pri neplenumo de taskoj fare de ili (ekz. celebro de ĉiuj komisiitaj mesoj, dono de viatiko al malsanuloj).

Kiam en 1536 oni neniigis la monaĥejon vivis tie ankoraŭ kvar olduloj estantaj ne tro sanaj.

Arkitekturo

La monaĥejo estis amplekse pli granda ol farmo troviĝante en necentra situo ĉe la suda vilaĝorando kie minacis ofte akvegoj. Ĝis hodiaŭ ekzistas la topografia nomo Heiligenstein por vilaĝokvartalo. Krom la nuna kirko de Thal kaj la entreprena grundo de maŝinkonstrufirmao ĝisrojen (deponejoj, staloj, garbejoj) interesas ankaŭ la nuna gastejo Klosterschenke. Ĉar tie ĉi estis la klostra kerno kun la ĉeloj de la monaĥoj. Nek forgesotaj estu la muelejo kaj la lazareto ĉe Schreiberbörnchen kiuj ankaŭ partis en la monaĥeja konstruaĵaro.

Literaturo

  • Wolfgang Eberhardt: Kleine Geschichte des Wilhelmitenklosters Weißenborn bei Thal (=Zur Geschichte des Landes an der Werra und Hörsel, I). Bruchsal 1979
  • Wolfgang Eberhardt: Aus der Geschichte der Scharfenburg bei Thal (=Zur Geschichte des Landes an der Werra und Hörsel, II). Eldonis Heimatverein Thal. Verlag und Druckerei Löhr, Ruhla 1994

Eksteraj ligiloj

Referencoj

    50.91286111111110.389222222222
    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.